Batalo de Arras (1940)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Arras okazis dum la batalo de Francio, en la unuaj etapoj de la Dua Mondmilito. Ĝi estis kontraŭatako de aliancanoj kontraŭ la flanko de la germana armeo, kiu okazis ĉe la urbo Arras, en la nordoriento de Francio. La germanaj fortoj estis atakantaj el la nordo, al la Manika Markolo, cele al ĉirkaŭkapto de la aliancaj fortoj kiuj estis antaŭenirantaj orienten en Belgion. La kontraŭatako de Arras estis klopodo de la aliancanoj por haltigi la germanan avangardon kaj malhelpi ties antaŭeniron. Kvankam la aliancanoj dekomence sukcesis venki, ili estis forpelitaj fare de la germanaj trupoj kaj devigitaj retiriĝi por eviti la ĉirkaŭkapton fare de la germanaj trupoj.[1]

Oni informis pri perdo de 32 tankoj de la flanko de germanoj, dum 50 de la flanko de aliancanoj. Pro homaj perdoj la germanoj perdis ĉirkaŭ 300 homojn (mortintojn aŭ vunditojn) kaj 400 estis kaptitaj, dum aliancanoj perdis ĉirkaŭ 100 (mortintojn aŭ vunditojn) kaj 200 estis kaptitaj.

50° 15′ N 2° 42′ O / 50.250 °N, 2.700 °O / 50.250; 2.700 (mapo)Koordinatoj: 50° 15′ N 2° 42′ O / 50.250 °N, 2.700 °O / 50.250; 2.700 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bond 190, p. 72-73.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bond, Brian, Britain, France and Belgium 1939 - 1940, 2a eldono. Brassey's Publishing, London. 1990. ISBN 0-08-037700-9
  • Harman, Nicholas. (1980) Dunkirk; the necessary myth. London: Hodder and Stoughton. ISBN 0-340-24299-X
  • Taylor, A.J.P. kaj Mayer, S.L., eld. A History Of World War Two. London: Octopus Books, 1974. ISBN 0-7064-0399-1.