Batalo de Aspern-Essling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo de Johann Peter Krafft.

En la Batalo de Aspern-Essling (21a–22a de Majo 1809), Napoleono klopodis urĝan trapasadon de la rivero Danubo ĉe Vieno, sed la Francoj kaj ties aliancanoj estis forpelitaj de la Aŭstrianoj estre de la Arkiduko Karlo. La batalo estis la unua fojo ke Napoleono estis persone venkita en ĉirkaŭ unu jardeko de militoj. Tamen, la Arkiduko Karlo malsukcesis certigi decidan venkon ĉar Napoleono kapablis sukcese retiri plej el siaj fortoj.

Ĉirkaŭ la 17a de Majo, la ĉefa Aŭstria armeo estrita de Karlo estis alveninta en Marchfeld. Karlo tenis la kernon de siaj trupoj kelkajn mejlojn for el la riverbordo espere koncentradi ilin al la punkto kie Napoleono decidedos trapasi. La 21an de Majo, la Francoj faris sian unuan ĉefan klopodon por trapasi la Danubon, kio rezultis en la Batalo de Aspern-Essling. La Aŭstroj ĝuis la komfortan laŭnombran superecon super la Francoj laŭlonge de la batalo; la unuan tagon Karlo disponis el 110,000 soldatoj kontraŭ nur 31,000 komanditaj de Napoleono.[1] Ĉirkaŭ la duan tagon, plifortigoj plialtigis la Francajn nombrojn ĝis 70,000.[2] La batalo estis karakterizita de forta tien kaj reen luktado por la du vilaĝoj Aspern kaj Essling, nome la kernaj punktoj de la Franca pontokapo. Ĉirkaŭ la fino de la luktado, la Francoj estis perdintaj Aspern sed ankoraŭ kontrolis Essling. Konstanta Aŭstriaj artileria bombardado finfine konvinkis Napoleonon retiri siajn fortojn reen al la insulo Lobau. Ambaŭ flankoj okazigis ĉirkaŭ 23,000 perdojn al la mala flanko.[3] Ĝi estis la unua malvenko kiun Napoleono suferis en grava batalo, kaj ĝi okazigis ekscitigon tra multaj partoj de Eŭropo ĉar ĝi montris, ke li povas estis venkita en la batalkampo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chandler 1966, p. 701
  2. Chandler 1966, p. 705
  3. Chandler 1966, p. 706
  4. Chandler 1966, p. 707

Bibliografio[redakti | redakti fonton]