Batalo de Balikpapan (1945)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonanoj dum la surterigoj de aŭstraliaj fortoj en Balikpapan, Borneo.
Membroj de la 7a Divizio en Balikpapan.

La Batalo de Balikpapan estis la fina etapo de la Operaco Hobojo, nome Kampanjo de Borneo de 1945 en la Dua Mondmilito. La surterigoj okazis la 1an de julio 1945. La Aŭstralia 7a Divizio,[1] komponita de la 18a, 21a kaj 25a Infanteriaj Brigadoj, kun trupoj de Reĝa Armeo de Nederlanda Hindio, faris amfibian surterigon, kodnome Operaco Dua Hobojo kelkajn mejlojn norde de Balikpapan, sur la insulo Borneo. La surterigoj estis antaŭitaj de forta bombado fare de aeraj kaj mararmeaj aŭstraliaj kaj usonaj fortoj. La japanoj estis nombre superitaj kaj surpafitaj, sed kiel ĉe aliaj bataloj en la Pacifika Fronto, multaj el ili luktis ĝis la morto.

Ĉefaj operacoj estis haltigitaj ĉirkaŭ la 21a de julio. La perdoj en la 7a Divizio estis tre malmultaj ol tiuj kiujn ili estis suferintaj en antaŭaj kampanjoj. La batalo estis unu el la lastaj kiuj okazis en la Dua Mondmilito, ĉar startis nur kelkajn semajnojn antaŭ la Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki finfine metis efektive finon al la milito. Japanio kapitulacis dum la aŭstralianoj estis ankoraŭ forbalaante la ĝangalon serĉante lastajn luktintojn.

Post la kapitulaco, la tri Brigadoj estis devigitaj plenumi okupaciajn taskojn ĝis ĉirkaŭ februaro 1946. La 21a Brigade estis sendita al Makasaro en Sulaveso por akcepti la kapitulacon de japanaj fortoj, liberigi militprizonulojn kaj teni la civilan ordon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Video: Allies Invade Balikpapan etc. (1945). Universal Newsreel. 1945. Alirita la 17an de februaro, 2019.