Batalo de Castillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo priskribanta la Batalon de Castillon (1453) fare de la franca pentristo Charles-Philippe Larivière (1798–1876). (Kastelo de Versailles). John Talbot falas el sia vundita ĉevalo.

La batalo de Castillon [kastiJON] okazis en la 17a de julio 1453; venkis la Francoj de Karlo la 7-a super la Angloj de Henriko la 6-a, kio finigis la konfliktojn de la Centjara milito. Tamen la religiaj konfliktoj ne finiĝis en la areo de Castillon-la-Bataille. En 1586, 1588, 1622 ktp., okazos novaj konfliktoj.

Inter la Francoj, la batalo okazigis centon de mortintoj kaj vunditoj.[1] La Angloj perdis 30 kavalirojn kaj aliajn 4 000 homojn, el kiuj 500 al 600 mortintoj (2 000 kaj pli laŭ la Chronique du temps de Charles VII konservita en la Sainte-Geneviève Biblioteko de Paris)[2], dum aliaj estis vunditaj aŭ malliberigitaj dum la batalo. Inter la mortintoj troviĝis Talbot, du el liaj filoj kaj la barono de L'Isle kiu estis elŝipiĝinta en Gujeno estre de 2 000 hommes de plifortigo.

La venontan tagon post la batalo, la Francoj reprenis la sieĝon de Castillon, per la artilerio de Jean Bureau pretopafa kontraŭ la muregoj.[3] La urbo kapitulacis la venontan tagon nome la 19an de julio kaj la anglaj fuĝintoj estis malliberigitaj. La reĝo de Anglio jam ne havis plu trupojn en Gujeno. La aliaj anglaj fortikaĵoj falis rapide, kaj restis al ili nur Bordozo. La sieĝo estis metita antaŭ la urbo dum Jean Bureau pafopretis siajn kanonojn al la muregoj. La 14an de oktobro, la urbo, malsata, preferis kapitulaci.

Pere de la batalo de Castillon, Gujeno reiĝis tute franca, kaj tia restos porĉiame. La Angloj estis forigitaj el Francio. Ili konservos plue en Francio nur la fortikaĵon Kalezon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elstaris inter vunditoj la admiralo Jean de Bueil kaj Jacques de Chabannes (cf. la letero de Angulemo); tiu lasta mortos pro vundoj post tri monatoj.
  2. No 1155, folio 113.
  3. Jean Chartier, Chronique de Charles VII, roi de France: nouvelle édition, revue sur les manuscrits, suivie de divers fragments inédits, publiée avec notes, notices et éclaircissements par Vallet de Viriville, t. II, Paris, Pierre Jannet, 1858, IV-346 p. (rete [1] Alirita la 16an de Oktobro 2018.).