Batalo de Don

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Don estis la plej tragika kaj fiaska partopreno de Hungario en la Dua Mondmilito. Tiu batalo okazis ĉe la Don-kurbiĝo, kiu estas la rivera parto sub Voroneĵ, 200 km longe. La dua hungara armeo tie estis venkita en 1942-43 kaj perdis ĉ. 120.000 soldatojn.

La armeo nombris 207.000 kaj estis starigita je germana postulo, laŭ germana-hungara traktado en januaro de 1942, Budapeŝto.

Al la armeo apartenis – en tri korpusoj - naŭ pezaj divizioj kaj tanka, aviadila formacioj. La komandanto estis gvidkolonelo Gusztáv Jányi (1883–1947), la armeo mem estis subigita al la germana Weichs-armearo, poste – ekde la 9-a de julio 1942.- al la B-armearo. Malgranda parto de la armeo marŝis al Kursk – post malfacilaj bataloj ĉe Tim -, la pli granda parto longmarŝis en julio-aŭgusto de 1942 ĝis Don.

Oni poste liveris pluajn 36.000 soldatojn por ŝanĝi parton de la soldataro, sed postplenigo de la municio, livero de armiloj ne okazis. La soveta armeo trarompis linion de la hungara armeo ĉe Uriv (12-an de januaro 1943.), ĉe Sĉuĉje (13-an de januaro). Oni ordonis la retiriĝon de la hungara armeo nur post 17-a de januaro 1943, kiam la soveta armeo disigis kaj ĉirkaŭis partojn de la hungara armeo. Restaĵoj de la hungara armeo – krom kelkaj batalgrupoj – forlasis la batallinion la 24-an de januaro 1943. La taksita perdo de la dua armeo estas ĉ. 120–125 000 mortintoj, vunditoj kaj kaptitoj. La restintaj soldatoj povis hejmeniri nur en majo de 1943.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • SZABÓ Péter: Don-kanyar. A m. kir. 2. honvéd hadsereg története (1942–1943) (1994)