Batalo de Erzurum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Erzurum estis batalserio de la kaŭkaza fronto dum la unua mondmilito, en januaro de 1916, inter la taĉmentoj de Osmana imperio kaj la Rusa imperio. Fine de la militiro, Rusio akiris la urbon Erzurum kaj ties ĉirkaŭon.

Antaŭeventoj

La Rusa imperio decide venkis en la batalo de Sarikamiŝ la turkajn fortojn, sed pro soldatmanko ne povis eluzis la situon. En aŭgusto de 1915, la rusoj perdis ĉirkaŭon de la Van-lago (kvankam ili reokupis tion ene de unu monato) kaj tio instigis la rusan militgvidantaron grupigi pli da fortoj je la Kaŭkaza fronto kaj eki grandan militiron kontraŭ la turkoj. En septembro de 1915, alvenis la Kaŭkazon grandprinco Nikolao, kiel vicreĝo de la Rusa Imperio. La granprinco komisiis generalon Judeniĉ pri antaŭpreparo de atako kontraŭ la Osmana imperio, en 1916. Generalo Judeniĉ celis okupon de Erzurum, kiu urbo estis elirpunkto de la turkaj taĉmentoj en 1914 por ataki la Rusan imperion. Pro atako kontraŭ la Dardaneloj, la turkoj aligrupigis 8 diviziojn el la Kaŭkazo kaj pro tio Judeniĉ kredis, ke oni povas okupi Erzurum per rapida ofensivo, antaŭ ol la turkaj divizioj realvenas.

Komenco de la militiro

La 11-an de januaro 1916, generalo Judeniĉ surprizis la turkojn, unu korpuso militiris norde de Erzurum, alia sude de Erzurum. La ursaj taĉmentoj estis bone ekipitaj, havis vintrajn vestojn, dum la turkoj ne havis tiujn. La rusaj taĉmentoj militiris dum tri tagoj sen batalo, la unuaj bataloj okazis la 14-an de januaro ĉe Tafta kaj Koprukoj.

La dua rusa divizio atingis la 17-an de januaro antaŭurbon de Erzurum. La urbon de Erzurum protektis fortikaĵo Semirum, kies atakon komencis la rusoj samtage. La turkaj fortoj ekatakis la rusojn la 18-an de januaro – forlasante la fortikaĵon -, sed la mirtala pafado haltigis ilin. Post la turka fiasko, la rusoj facile okupis fortikaĵon de Semirum.

Okupo de Erzurum

Post okupo de Semirum, la rusaj taĉmentoj atendis la unuan divizion, kiu alvenis la 19-an de januaro. LA rusoj antaŭpreparis la sturmon, sed paŝao Karim – komandanto de la trukaj fortoj en la urbo – decidis transdoni la urbon, vidante la plioblan forton de la rusoj. La rusoj enmarsis la forlasitan urbon la 20-an de junio, sen pafado.

Rezulto

Dum la 9-taga militiro, la rusoj prenis 13 000 militkaptitojn, 323 kanonojn. La Osmana imperio perdis sian plej gravan orientan fortikaĵon, la 3-a turka armeo neniiĝis – jam duafoje (batalo de Sarıkamış). La rusoj profunde penetris Anatolion. Norda parto de Armenio venis sub rusan regadon. La rusoj okupis dum marto urbojn Mush, Bitlis, sudan parton de Armenio. Aprilo la ruson enmarŝis la havenurbon de Trabzon. Pro la malvenko, oni forigis paŝao Karim, kiun anstataŭigis paŝao Vehip.

La rusaj konkeroj estis siatempe elstaraj, ĉar ili okupis dum mallonga tempo gravajn strategiajn celojn, grandan teritorion, en vintraj cirkonstanoj.