Batalo de Evesham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morto de Simon de Montfort

Per la Batalo de Evesham (la 4-an de aŭgusto 1265) la estonta Eduardo la 1-a (Anglio) decide venkis ribelon estratan de Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester).

Anglaj nobeloj ege malkontentis ĉar Henriko la 3-a (Anglio) nuligis akordon laŭ kiu li regu nur per konsilio, 12 el kies anoj nomumis Henriko, kaj 12 la baronoj. La ribelo erupciis en 1263 kiam anglaj nobeloj invitis Simon de Montfort reveni el Francio. Tamen Simon de Montfort konsentis ke Ludoviko la 9-a (Francio) arbitraciu. Kiam tiu deklaris ke la akordo kontraŭleĝis kaj nevalidis, Simon, kiu restis ankoraŭ en Anglio, rekomencis la militadon. Li kaj la ribelantaj nobeloj kaptis la plejparton de la angla regno, kaj, en 1264, Henrikon mem dum batalo ĉe Lewes, Sussex. Ankaŭ la estonta Eduardo la 1-a kaptiĝis. Mallonge Simon de Montfort estis la fakta reganto de Anglio. Li alvokis ne nur nobelojn sed ankaŭ reprezentantojn de urboj kaj graflandoj al parlamento, sed tio ne tute plaĉis al la nobeloj.

En 1265 princo Eduardo eskapis. Pluraj gravaj nobeloj forlasis la ribelon kaj alianciĝis al la reĝa partio. La 29-an de junio, Princo Eduardo kaptis Gloucester. Simon planis kunigi sian armeon kun batalistoj sub sia filo (ankaŭ nomata Simon) sed lia filo marŝis tro malrapide. Simon atingis Kastelon Kenilworth sed multe da liaj batalistoj estis mortigata de la armeo de Eduardo. Tiu tiam marŝis suden, kaj proksime al Evesham, Worcestershire, Simon de Montfort kaj lia armeo sin trovis en kaptilo ene de serpento de la Rivero Avon. Laŭdire Simon komentis, "La Dio kompatu niajn animojn, ĉar niaj korpoj apartenos al la malamiko."

Sekvis akra batalado dum kiu la princa armeo rifuzis preni kaptitojn. Multmultaj mortis, inter kiuj estis Simon de Montfort kaj unu el liaj filoj, Henriko. Reĝo Henriko la 3-a, kiu devige portis la uniformon de Simon de Montfort, estis preskaŭ mortigata: nur la interveno de antaŭa ribelinto savis lin. La korpo de Simon estis disigata en plurajn partojn, kaj oni fortranĉis liajn kapon, piedojn, manojn kaj testikojn.

Sekvis akra venĝo kontraŭ la ribelintoj.