Batalo de Fort Sumter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bombardado al Fort Sumter.

La Batalo de Fort Sumter (12a–13a de Aprilo, 1861) estis la bombardado de Fort Sumter apud Charleston (Suda Karolino) fare de la Sudkarolina milico (la Konfederacia Armeo ne ankoraŭ ekzistis tiam), kaj la reaga pafado kaj posta kapitulaco fare de la Usona Armeo, per kio startis la Usona Enlanda Milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la deklaro de secesio de Suda Karolino la 20an de Decembro, 1860, ties aŭtoritatoj postulis, ke la Usona Armeo forlasu siajn instalaĵojn en la Haveno de Ĉarlestono. La 26an de Decembro, Majoro Robert Anderson de la Usona Armeo kaŝe translokigis sian malgrandan truparon el la facile alirebla Fort Moultrie sur la insulo Sullivan al Fort Sumter, pli grava fortikaĵo konstruita sur insulo kontrolanta la enirejon al la Haveno de Ĉarlestono. La klopodoj fare de la Usona Prezidento James Buchanan por plifortigi kaj havigi liveraĵojn al Anderson uzante nearmitan komercŝipon Star of the West (Okcidenta Stelo) malsukcesis kiam ĝi estis pafita de la marborda artilerio la 9an de Januaro, 1861. La aŭtoritatoj de Suda Karolino tiam kaptis ĉiujn federaciajn propraĵojn en la areo de Ĉarlestono escepte Fort Sumter.

Brig. Gen. P. G. T. Beauregard.

Dum la komencaj monatoj de 1861, la situacio ĉe Fort Sumter pli kaj pli similis al sieĝo. En Marto, Brigada Generalo P. G. T. Beauregard, nome unua generala oficiro de la ĵus kreita Konfederacia Armeo, estis nomumita por la komando de la konfederaciaj fortoj en Ĉarlestono. Beauregard energie direktis la forton de sia artilerio de la haveno de Ĉarlestono cele al Fort Sumter. La situacio en la fortikaĵo deterioriĝis pro la malabundo de homoj, manĝaĵoj kaj liveraĵoj, dum la soldatoj de la Unio urĝe turnis sin al la instalado de kromaj kanonoj.

La liverado al Fort Sumter estis la unua krizo de la registaro de la ĵus inaŭgurita usona prezidento Abraham Lincoln post lia venko en la prezidenta elekto de la 6a de Novembro, 1860. Li informis al la Guberniestro de Suda Karolino, nome Francis W. Pickens, ke li estas sendanta liverigajn ŝipojn, kio rezultis en ultimato fare de la konfederacia registaro por la tuja evakuado de Fort Sumter, kion Majoro Anderson malakceptis. Komence el la 4:30 de la 12a de Aprilo, la konfederaciuloj bombardadis la fortikaĵon el la artilerio de la haveno. Kvankam la trupoj de la Unio repafis, ili estis klare superitaj kaj, post 34 horoj, Majoro Anderson akceptis la evakuadon. Ne estis mortoj en iu el la flankoj kiel rekta rezulto de la batalo, kvankam kanoneksplodo dum la kapitulacaj ceremonioj la 14an de Aprilo okazigis la morton de du soldatoj de la Usona Armeo. La okazaĵo ofte konsiderata kiel la "Unua Sangelverŝo de la Enlanda Milito" estis la Baltimora tumulto de 1861, unu semajnon poste.

Post la batalo, estis ampleksa barakto kaj el Nordo kaj el Sudo por plua militagado. La tuja alvoko de Lincoln por 75 000 volontuloj por subpremi la ribelon fakte rezultis en aldonaj kvar sudaj ŝtatoj kiuj deklares sian secesion kaj aliĝis al la Konfederacio. La batalo de Fort Sumter estas kutime agnoskita kiel la unua batalo de la Usona Enlanda Milito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ward, Geoffrey C.. (1990) The Civil War, an Illustrated History. New York City, NY: Knopf. ISBN 978-0-394-56285-8.
  • Welcher, Frank J.. (1989) The Union Army, 1861–1865 Organization and Operations 1, The Eastern Theater. Bloomington, ID: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-36453-1.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]