Batalo ĉe Kabo Sankta Georgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona destrojero Charles Ausburne ĉe Salomonoj ĉirkaŭ 1943.

La Batalo ĉe Kabo Sankta Georgo estis marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito luktita en la 25a de Novembro 1943, inter la Kabo Sankta Georgo, Nova Irlando, kaj la insulo Buka (nune parto de la Provinco de Nordaj Salomonoj en Papuo-Nov-Gvineo). Ĝi estis la lasta armita konfronto de surfacaj ŝipoj en la Kampanjo de Salomonoj. Dum la batalo, forto de kvin usonaj destrojeroj estritaj de la kapitano Arleigh Burke interrompis la iradon de similgranda japana forto kiu estis retiriĝinta el Buka al Rabaul, surteriginte plifortigojn en la insulon. Dum la sekva luktado, tri japanaj destrojeroj estis sinkigitaj kaj unu estis damaĝitaj, dum la usonanoj apenaŭ havis perdojn. 647 japanoj mortis.