Batalo de Korinto (146 a.K.)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Korinto estis batalo luktita inter la Romia Respubliko kaj la greka urbo-ŝtato Korinto kaj ties aliancanoj en la Aĥea Ligo en 146 a.K., kiu rezultis en la kompleta kaj totala detruo de Korinto. Tiu batalo markis la komencon de la periodo de Romia dominado en la Historio de Grekio. Kontraŭstaris 23,000 soldatoj kaj 3,500 kavalerianoj el la flanko de Romio kontraŭ 14,000 infanterianoj kaj 600 kavalerianoj el la flanko de Korinto; evidente la romianoj profitis sian superecon.