Batalo de Long-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la batalantoj

La Batalo de Long-Insulo, foje nomata Batalo de Brooklyn, estis epizodo de la Usona Milito de Sendependeco, okazinta la 27-an de aŭgusto 1776, estinte la ĉefa batalo post la Usona Deklaro de Sendependeco, la plej granda de la tuta konflikto kaj la unua kie partoprenis armeo de Usono.

La batalo kaj la tujaj konsekvencoj estis markitaj de la brita konkero de Novjorko, igante la urbon politika kaj militista centro dum la milito, la ekzekutado de Nathan Hale kaj la perdo de preskaŭ kvarono el la konstruaĵoj pro la Granda Incendio de Novjorko (1776). En la sekvaj semajnoj, la britaj fortoj okupis Long-Insulon, sed la Generalo George Washington kaj ties Kontinenta Armeo sukcesis rekuperi la pozicion.