Saltu al enhavo

Batalo de Mühlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
batalo ĉe Mühlberg sur lignogravuraĵo de 1550
memorigilo en Falkenberg

Je la batalo de Mühlberg (aŭ: Batalo sur la erikejo de Lochau) la armeo de imperiestro Karlo la 5-a venkis en la 24.7.1547 apud Mühlberg (Germanujo) kontraŭ la protestantismaj trupoj de la Ŝmalkalda Ligo. Post malliberigo de la komandanto liga, princelektisto Johano Frederiko la Grandanima la milito estis finita. Temas pri la unua religia civila milito sur germana teritorio.

La taĉmentoj frederikaj estis retiriĝantaj en la direkton de Wittenberg kiam ili, la 24-an de aprilo 1547, estis surprizitaj apud Mühlberg. Per perforta marŝo, Fernando Álvarez de Toledo kondukis la aliancanojn de la imperiestro (kiujn konsistigis ekz. germanaj, italaj, hispanaj kaj hungaraj batalantoj) al la kontraŭa bordo de la rivero Elbo antaŭ Mühlberg. Kiam la spionoj de la princo-ekektisto rimarkis tion, paniko ekestis. Haste oni formis marŝordonon. La sindefendantoj provis detrui la pontonan ŝipoponton super la Elbo; kelkaj hispanoj ensaltis la aprilan malvarman akvon kaj provis naĝe atingi la bordon ĉe Mühlberg. Dume la mühlberg-ano Barthel Strauchmann, al kiu la protestantoj antaŭtage forprenis la ĉevalojn, montris al la imperiestro kaj liaj rajdantoj travadejon.

Baldaŭ la fuĝantoj estis atingitaj kaj unu la alian malhelpis. En la sanga buĉado, kiu daŭris ĝis malfrue en la nokto, ĉirkaŭ 3.000 liganoj mortis, dum la imperiestroj perdis nur ĉirkaŭ 50 homojn. Pro la okazintaĵoj ne eblas difini unu komunan batalkampon. La bataloj komenciĝis en Mühlberg kaj poste etendiĝis tra vasta areo dekstre de la Elbo. En la vesperaj horoj la saksia princo-elektisto estis ĉirkaŭita kaj kaptita.

Kelkaj historiistoj supozas, ke arbara regiono inter Fermerswalde kaj Züllsdorf (kvartaloj de Herzberg) estis la loko de ties aresto. En 1897 oni starigis monumenton en arbara areo ĉe Falkenberg je la ebla kaptoloko.

La malvenko de la Ŝmalkalda Ligo en la Batalo ĉe Mühlberg havis longdaŭrajn konsekvencojn. Imperiestro Karlo la 5-a troviĝis ĉe la pinto de sia potenco. La saksia princo-elektisto Johano estis kondamnita al morto, sed poste pardonita je eterna mallibereco. Fakte li perdis sian titolon kaj multajn teritoriojn; la Ligo dissolviĝis. La memoro pri ĉi batalo neniam ĉesis; eĉ la (Italujon, Hispanujon) hejmenvenintaj daŭrigis la neforgeson, ekz. per farigo de artaĵoj.

En la mühlberg-a kvartalo Borschütz spekteblas apudriverborda monumento. En Mühlberg mem viziteblas muzeo pribatala.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]