Batalo de Mikatagahara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Mikatagahara
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
batalo
Daŭro: 1572
Loko: Mikata-Ga-Hara, norde de Hamamatsu, en la provinco Mikawa
Rezulto: venko de Takeda Shingen kaj sukcesa retiriĝo de Tokugawa Ieyasu
Flankoj
Trupoj de Takeda Shingen Trupoj de Tokugawa Ieyasu kaj aldone de Oda Nobunaga
Komandantoj
Takeda Shingen, Takeda Katsuyori, aliaj Tokugawa Ieyasu, Matsudaira Ietada, Sakai Tadatsugu, aliaj
Forto
ĉirkaŭ 30.000 viroj ĉirkaŭ 8 000 viroj de Tokugawa kaj 3 000 de Oda
vdr

La batalo de MikatagaHara (japane: 三方ヶ原の戦い, Mikata ga Hara no tatakai) estis unu el la plej famaj bataloj de Takeda Shingen kaj unu el la plej bonaj demonstracioj pri kavaliera taktiko.

Disvolvado[redakti | redakti fonton]

Dum Takeda Shingen direktiĝis suden por ataki Tokugawa-n Ieyasu ĉe ties fortikaĵo Hamamatsu siaj trupoj renkontis tiujn de Tokugawa en la ebenaĵo de Mikata, norde de la fortikaĵo. Laŭ Koyo Gunkan, verko pri la militaj eventoj de la Tadeka-klano, Tadeka Shingen, vidante ke siaj trupoj estis trioble pli multnombraj, organizis ilin en formo de gyorin (fiŝŝtupareto), por instigi Tokugawa-n ataki. Tiu ĉi starigis siajn militistojn linie por pli bone uzi siajn arkebuzistojn.

Ĉirkaŭ la kvara posttagmeze ekneĝis kaj la arkebuzistoj de Tokugawa ekpafis dum kamparanoj ĵetis ŝtonojn. Pafiloj estis ankoraŭ novaj aĵoj en japanaj militoj kaj Tokugawa eble opiniis, ke la arkebuzistoj sufiĉos por kontraŭbalanci la taktikon de Takeda. Tiam Takeda atakigis siajn kavalirojn kaj liaj lancistoj trairis la arkebuzistajn liniojn, kvankam perdante multajn homojn.

Tadeka Shingen retiris siajn unuajn trupojn por ke ili ripozu kaj sendis aliajn kavalirojn al nova atako sub la komando de Takeda Katsuyori kaj Obata Masamori. Kun ili baldaŭ kunigis la ĉeftrupoj de Takeda, kiuj forpelis la malamikojn al kompleta retiriĝo. Tokugawa sendis unu el siaj komandantoj, Okubo Tadayo, starigi lian grandegan oran ventumilan standardon (uma-jirushi) kiel signo de kuniĝejo ĉe Saigadake, je la rando de la ebenaĵo. Li volis reataki la Takeda-armeon por liberigi siajn kaptitajn generalojn, sed Natsume Yoshinobu konvinkis lin, ke estos pli grava protekti la vivon de la klanestro. Tokugawa Ieyasu ekretiriĝis al la fortikaĵo Hamamatsu, dume por reteni Takeda-n, Natsume Yoshinobu atakis la malamikajn trupojn kaj estis mortigita.

Laŭdire, kiam Tokugawa Ieyasu eniris la fortikaĵon, lin akompanis nur 5 homoj. Li tiam lasis la pordojn de la fortikaĵo malfermitaj kaj bruligis fajrojn por gvidi siajn retiriĝintajn trupojn dum Sakai Tadatsugu sonorigis grandan bataltamburon por doni kuraĝon al la homoj por nobla, kuraĝa retiriĝo. Tiu taktiko nomiĝas taktiko de la "malplena fortikaĵo" (taktiko konsistanta el kredigo de forlasita fortikaĵo por ke la atakantoj eniru ĝin kaj estu kaptita per embusko). Kiam la Takeda-avangardo kondukita de Baba Nobuharu kaj Yamagata Masakage aŭdis la tamburojn kaj vidis la fajrojn kaj malfermitajn pordegojn ili supozis ke Tokugawas planis kaptilon, haltis kaj kampis dumnokte. Se ili daŭrigintus, ili probable venkintus la fortikaĵon kaj povintus mortigi Tokugawa-n Ieyasu.

Dumnokte malgranda roto de Tokugawa-militistoj atakis la kampadejon de Takeda, puŝante la soldatojn en ravinon, kie ili kuŝis senhelpe. La Takeda-anoj retiriĝis sekvamatene.

Lude[redakti | redakti fonton]

La batalo estas unu el la ĉefa ero de la serio Samurai Warriors (samurajaj batalantoj). En Samurai Warriors 2, se la ludanto estas sufiĉe rapida, la perdoj de Tokugawa estos malgrandaj kaj la ludantoj povas gajni 2000 or-rekompencojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.