Batalo de Peleliu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj marsoldatoj sur strando Orange.

La Batalo de Peleliu, laŭ kodonomo Operaco Stalemate II fare de la usona militistaro, estis luktita inter Usono kaj Japanio dum la Kampanjo de la Marianoj kaj de Palaŭo en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito, el septembro al novembro 1944, en la insulo Peleliu.

Usonaj marsoldatoj de la 1a Mardivizio, kaj poste soldatoj de la 81a Infanteria Divizio de la Usona Armeo, luktita por kapti aviadilkampon en tiu malgranda korala insulo. Tiu batalo estis parto de pli granda ofensiva kampanjo konata kiel Operaco Forager, kiu daŭris el junio al novembro 1944.

Major-generalo William Rupertus, komandanto de la 1a Mardivizio, antaŭdiris, ke la insulo estas sekuritaj en kvar tagoj.[1] Tamen, post ripetitaj malvenkoj de la Imperia Armeo en antaŭaj insulaj kampanjoj, Japanio estis disvolviginta novajn insul-defendajn taktikojn kaj bone preparitaj fortifikaoĵ kiuj ebligis firman reziston,[2] etendante la batalon dum pli ol du monatoj. En Usono, tiu estis konsiderita polemika batalo ĉar la dubebla strategia valoro de la insulo kaj la alta proporcio de perdoj, kiuj superis tiujn de aliaj amfibiaj operacoj dum la Pacifika Fronto.[3] La Nacia Muzeo de la Markorpuso nomis ĝin "la plej amara batalo de la milito por marsoladtoj".[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dean, Mack (May 9, 2014). "Battle of Peleliu Facts". World War 2 Facts. Alirita la 4an de januaro, 2014.
  2. Third Army blasts Nazi Strongholds. Universal Newsreel. 2a de Novembro, 1944. Alirita la 16an de decembro, 2018.
  3. Gypton, Jeremy (2004). "Bloody Peleliu: Unavoidable Yet Unnecessary". Military History Online. Military History Online, LLC. Alirita la 16an de decembro, 2018.
  4. "World War II: Central Pacific Campaigns: Peleliu". National Museum of the Marine Corps. Arkivita el la originalo la 3an de Marto, 2016. Alirita la 16an de decembro, 2018.