Batalo de Prevezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Preveza)
Batalo de Prevezo, pentraĵo de Ohannes Umed Behzad en la "Ŝipmuzeo de Istanbulo".

La Batalo de Prevezo okazis la 28an de Septembro 1538, antaŭ la golfeto de Prevezo, inter la hispana floto estrita de Andrea Doria kaj la otomana floto estrita de la granda admiralo Hajredin Barbarosa.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hajredin estis estrinta el 1519 serion de atakoj al hispanaj posedaĵoj ĉe la Mediteraneo, kiu igis lin la ĉefa maristo protektita de la sultano Sulejmano la 1-a. En 1529 li kaptis la fortikaĵon de la rokaĵo de Ĝibraltaro. En 1534, estre de 60 galeroj li rabadis la sudon de Italio kaj subite atakis Tunizon, kaj kaptis tiun gravan havenon aliancanon de Hispanio.

Antaŭ la antaŭeniro de Barbarosa, Karlo la 5-a formis fortan ŝiparon (plifortigita de italaj kaj germanaj malto-kavaliroj) por rekuperi Tunizon. Post tri tagoj de sieĝo kaj rabado, la strategia haveno estis rekuperita. Karlo la 5-a energie komisiis al Andrea Doria la kapton de Barbarosa. Dum preskaŭ kvar jaroj, Barbarosa plue atakis mediteraneajn havenojn aliancanojn de Hispanio: rabadis la marbordojn de Apulio, atakis Korfuon (kie estis elpeklita de la defendantoj) kaj tuj poste atakis areojn de la Adriatika maro akirinte por Konstantinopolo militakiron de pli ol 2 000 kaptitoj (junuloj kaj virinoj) kaj enormajn riĉaĵojn.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Andrea Doria estis ene de la golfeto de Prevezo, disponis de 200 ŝipoj, 2500 kanonoj kaj maristoj el Venecio, kiuj tiam estis konsiderataj fakuloj en la militnavigado. Siaflanke Barbarosa disponis nur de 150 galeroj. Spite informojn ke venas la turka floto, Andrea Doria restis ene de la haveno pli da tempo ol rekomendita. Kiam li volis eliri, devis faris tion ege malfacile, malhelpante sin mem por la deplojo, kio permesis ke Barbarosa faris rapidan kaj detruan atakon kontraŭ floto ege supera, sed nenkaptita inter la golfeto de Prevezo kaj la floto estrita de Hajredin.

Krom la mallerta strategio, ankaŭ la vento estis malfavora por la kristana armeo kaj finfine ŝtormo kontribuis al ties malvenko.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clodfelter, Micheal (2017). Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492-2015 (en angla). Jefferson, North Carolina: McFarland. ISBN 978-0786474707.