Batalo de Puatiero (1356)
Aspekto
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Batalo de Puatiero. |

La batalo de Puatiero apud la urbo Puatiero (france Poitiers, pron. [PŭatjE]), okazinta la 19-an de septembro 1356, estis batalo inter la armeoj de la reĝlandoj Anglio kaj Francio kaj reprezentas la duan el la tri grandaj venkoj de la angloj dum la Centjara Milito (la unua estis la batalo de Crécy). Kelkfoje ankaŭ nomata "Dua batalo de Puatiero", por diferencigi ĝin de la unua (en 732), ankaŭ nomata Batalo de Tours, en kiu konfrontiĝis la frankoj de Karolo Martelo kun potencaj saracenoj.