Batalo de Salado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Batalo de Salado (okazinta la lundo 30-a de Oktobro de 1340, en la aktuala provinco Cádiz) estis unu de la eplj gravaj bataloj de la lasta periodo de la Reconquista. En ĝi, la trupoj aliancitaj de Kastilio kaj Portugalio venkis definitive super la banumarinoj, nome lasta nordafrika popolo kiu klopodis invadi Iberion pere de la batalo. La portugaloj disponis el milo da kavaliroj. La kastilanoj ĝuis le helpon de la Ordeno de Kalatrava, la Ordeno de Santiago kaj de la Ordeno de Alcántara krom la trupoj de urboj kiel Salamanko, Belorado, Badajoz, Ciudad Rodrigo, Olmedo, Carrión de los Condes kaj Saldaña. La portugala kaj kastilia truparo renkontiĝis en Sevilo kaj de tie direktis sin al la plej suda pinto de Iberio nome en Tarifa. Ankaŭ la islamanoj disponis el koalicio de la armeoj kaj de la reĝo de Maroko kaj de tiu de Granado.

La avangardo estis estrita de Don Juan Manuel dum la kerno de la kristana atako estis estrita de la kastilia reĝo. La batalo okazis ĉe la rivero Salado (salakva). La islamanoj fuĝis kaj abandonis abundan milithavaĵon. La batalo markis la finon de la islamaj klopodoj rekuperi teritoriojn en Al Andalus.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Huici Miranda, Ambrosio (2000). Las grandes batallas de la reconquista durante las invasiones africanas. Granada: Universidad de Granada. ISBN 84-338-2659-X.
  • Sánchez-Arcilla Bernal, José. Alfonso XI, Editorial La Olmeda, S.L., Palencia, 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]