Batalo de Shizugatake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Shizugatake
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
batalo
Daŭro: 1583
Loko: Shizugatake, proksime al lago Biwa en la provinco Omi, Japanio
Rezulto: venko de Toyotomi Hideyoshi
Flankoj
Trupoj de Toyotomi Hideyoshi Trupoj lojalaj al Oda Nobutaka
Komandantoj
Toyotomi Hideyoshi, Kato Kiyomasa, Fukushima Masanori Shibata Katsuie, Sakuma Morimasa
Forto
20.000 viroj nekonata
vdr

En majo 1583 iama generalo de Oda Nobunaga, nomita Shibata Katsuie, koordonis nombron de samtempaj atakoj al fortikaĵoj, kredante ke Toyotomi Hideyoshi ne povus defendi ĉiujn kastelojn samtempe. Fine Oda Nobutaka atakis la kastelon ent Ogaki, okupante Hideyoshi-n dum Sakuma Morimasa lanĉis atakon en Shizugatake. Tamen, post renkonto kun Oda Nobutaka en Ogaki, Hideyoshi turniĝis kaj gvidis siajn trupojn al Shizugatake, paŝante la 80 kilometrojn dum nur kvin horoj.

Shizugatake estis sub la komando de la generalo Nakagawa Kiyohide. Sakuma Morimasa atakis laŭ ordonoj de Shibata Katsuie, Nakagawa estis mortigita, sed la fortikaĵo ne falis. Aŭdante ke Hideyoshi estis survoje kun aliaj trupoj, Sakuma ordonis rompon de la sieĝaj linioj kaj preparon al defendo.

La armeo de Hideyoshi rapide forpelis la trupojn de Sakuma ĝis la fortikaĵo de Kita-no-sho en la provinco Echizen. Ili invadis la kastelon, sed nur post kiam Shibata bruligis ĝin, mortigis sian familion kaj faris seppuku.

La sep generaloj de Hideyoshi en tiu batalo gajnis famon kaj honoron kaj estis nomitaj la shichi-hon yariSep lancoj de Shizugatake.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sansom, George (1961). "A History of Japan: 1334-1615." Stanford: Stanford University Press.
  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.
Shizugatake