Saltu al enhavo

Batalo de Smolensko (1812)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Smolensk (1812))
Batalo de Smolensk fare de Peter von Hess.

Batalo de Smolensko (1812) okazis en la tagoj 16-18 de aŭgusto 1812 dum la rusa kampanjo de Napoleono Bonaparte.

Ekbatalis Grande Armée kun 175 miloj de soldatoj komandataj de Napoleono kaj la rusa armeo kun 130 miloj de soldatoj gvidataj de generalo Michael Andreas Barclay de Tolly. Post senindulga batalo, en kiu klare superis francoj, rusoj retiriĝis de Smolensko, dumvoje bruligante la urbon (de 2,5 miloj de domoj saviĝis 350). Batalkampe pereis 11 mil rusoj kaj ĉirkaŭ 9 mil de francoj. Pereis Michał Grabowski, brigada generalo de la Armeo de Varsovia Dukejo. Al Smolensko kiel la unuaj eniris polaj taĉmentoj.

Bataloj de la pola soldato apud Smolensko estis, post 1990, memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el la tabuloj "SMOLEŃSK 17 VIII 1812".

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Eckart Kleßmann, Napoleons Rußlandfeldzug in Augenzeugenberichten, Deutscher Taschenbuch Verlag, München 1972, ISBN 3-423-00822-9
  • А.И. Попов, Война 1812 г. Хроника событий, Львиное отступление, - М.: Рейтар, 2007

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]