Batalo de Tudela

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Tudela (23a de Novembro 1808) estis luktita de armeo de la Franca Imperio estrita de la Marŝalo Jean Lannes kontraŭ hispana armeo estrita de la Generalo Castaños. La batalo rezultis en kompleta venko de la Imperiaj fortoj super ties kontraŭuloj. La batalo okazis ĉe Tudela en Navaro, Hispanio, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, parto de pli ampleksa konflikto konata kiel Napoleonaj Militoj.

La hispanaj perdoj estis ĉirkaŭkalkulitaj je ĉirkaŭ 4 000 mortintoj kaj 3 000 prizonuloj el totala forto de 33 000. Francoj kaj Poloj perdis ne pli ol 600 mortintoj kaj vunditoj el totalo de 30 000. Tiu estis unu el la bataloj kies nomo estis gravuritaj sur la Triumfa Arko de Parizo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retejo de la Triumfa Arko de Parizo. [1] Alirita la 17an de Julio 2017.