Batalo de Villalar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romantika prezento de la batalo en la 19a jarcento fare de Manuel Picolo López.

La Batalo de Villalar [bijalAr] estis la decida epizodo de la Milito de la Komunumoj de Kastilio per kio militis la imperiaj armeoj de Karlo la 1-a kaj tiuj de la Komunuma Junto estritaj de Juan de Padilla, Juan Bravo kaj Francisco Maldonado, okazinta la 23an de aprilo de 1521 ĉe la loko de Villalar (nuntempe Villalar de los Comuneros provinco de Valladolid, Hispanio).

La batalon venkis la imperia armeo kaj finigis la Militon de la Komunumoj en la nordo de Kastilio, kaj tuj estis senkapigitaj la 24an de aprilo la tri komunumaj kapitanoj.

Omaĝe al tiu Batalo de Villalar oni elektis la 23an de aprilo por celebri ĉiujare la regionan tagon de la regiono Kastilio-Leono.

La 23a de aprilo[redakti | redakti fonton]

La komunuma armeo eliris la 23an de aprilo de 1521 mateniĝe al Toro, kiu estis ribela komunumo. Estis pluva tago, maltaŭga por milita translokiĝo. La soldatoj de la komunuma armeo premis horojn antaŭe na Padilla por ke ĝi realigu ian movoe en la zono. Tiu decidis eliri al Toro serĉe de helpo kaj provizo. Ĉe Vega de Valdetronco la batalo jam estis neevitebla. La pluvo plufalis forte kaj Padilla devis serĉi ŝirmejon por realigi la batalon.

La unua loko elektita estis Vega de Valdetronco, sed la armeo ne obeis ties ordonojn. La sekva loko survoje al Toro, post Vega de Valdetronco, estis Villalar kaj tiu estis la loko kie okazos la batalo.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Ekzekuto de la tri estroj de la komunumanoj

La komunuma armeo, klare malmultnombra kompare al la trupoj de la imperiestro Karlo la 5-a, klopodis ke la batalo okazu ene de la vilaĝo. Por tio ili instalis la kanonojn kaj la reston de artilerio surstrate. Multaj el la luktantoj profitis la komencan konfuzon por fuĝi al siaj loĝlokoj aŭ aliaj najbaraj al Villalar.

La batalo estis masakro, kaj je noktiĝo en la vilaĝo, oni aŭskultis nur la kriadon de vunditaj komunumanoj kiuj kuŝis sur kampoj, dum ili estis mortigitaj. La ĉefaj komunumaj kapitanoj, Padilla, Bravo kaj Maldonado, estis vivantaj kaptitaj, arestitaj kaj je juĝatendo.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La soldatoj de la komunuma armeo kiu sukcesis fuĝi, faris ĝin al Toro kaj parto de la venkita armeo pasis al Portugalio tra la landlimo de Fermoselle. La resto unuiĝis kun Acuña en Toledo, plifortigante la reziston de la urbo ĉe la rivero Taĵo kelkajn pliajn monatojn. La batalo kaŭizs finfine la morton de inter 500 al 1.000 komunumaj soldatoj kaj la kapton de pliaj 6.000, kiuj estis enprizonigitaj.