Batalo de Vitorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Vitoria)
Monumento al la Sendependiĝo de Hispanio, en Vitorio.

Dum la batalo de Vitorio (21-an de junio 1813) aliancitaj brita, portugala, kaj hispana armeoj sub la generalo Duko de Wellington detruis la francan armeon sub Joseph Bonaparte kaj Marŝalo Jean-Baptiste Jourdan proksime de Vitorio en Hispanio, kondukante al la fina venko en la Milito de Hispana Sendependiĝo.

La Generalo Duko de Wellington lanĉis sian atakon ĉe Vitorio la 21-an de junio, en kvar kolumnoj. Post malfacila batalado, la tria divizio de Thomas Picton rompis la centron de la malamiko kaj baldaŭ la franca defendo diseriĝis. Proksimume 5,000 francaj soldatoj estis mortigitaj aŭ pafvunditaj kaj 3,000 estis kaptitaj, dum la fortoj de Wellington suferis proksimume 5,000 mortigadojn aŭ pafvunditojn. 152 kanonoj estis kaptitaj, sed la reĝo Joseph Bonaparte eskapis. La batalo kondukis al la kolapso de napoleona regado en Hispanio.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Batalo de Vitorio en Vikimedia Komunejo