Batalo de Vuelta de Obligado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La guberniestro Juan Manuel de Rosas (1793-1877).

La Batalo de Vuelta de Obligado okazis la 20-an de Novembro de 1845, sur akvoj de la rivero Paranao, ĉe sia dekstra flanko kaj norde de la provinco Bonaero, Argentino, ĉe angulo kie la fluejo mallarĝiĝas kaj turniĝas, konata kiel Vuelta de Obligado, kie nun estas la urbo Obligado (partio San Pedro).

En ĝi kontraŭstaris trupoj de la Argentina Konfederacio estre de Juan Manuel de Rosas (1793-1877), kiu nomumis komandanton de la defendaj trupoj al la generalo Lucio Mansilla (1792-1871), kaj la ŝiparo angla-franca, kies interveno okazis kun ekskuzo pacigi ĉe la problemoj inter Bonaero kaj Montevideo. La vera tialo estas akiri rajton de libera navigado por francoj kaj britoj laŭ akvoj de argentinaj riveroj kiaj Paranao.

La venko de la anglafranca truparo rezultis pirha: kaj la obstinado de la defendantoj, kaj la komplikoj kiuj postulis ―kaj aktuale plue postulas― la meandra fluejo de la rivero Paranao al la navigado, igis ege kosta la klopodon navigadi ĝin kontraŭ la volo de la argentina registaro.

La batalo konatiĝis en la tuta Ameriko. Nome Ĉilio kaj Brazilo ŝanĝis siajn sentojn (kiuj ĝis tiam estis estintaj malamikaj al Rosas) kaj amikiĝis almenaŭ dekomence al la partio de la Konfederacio. Eĉ kelkaj unueciguloj (tradiciaj malamikoj de Rosas) kortuŝiĝis kaj la kolonelo Martiniano Chilavert akceptis formi parton de la armeo de la Konfederacio. La generalo José de San Martín (1778-1850) esprimis ekde sia ekzilo en Francio sian komprenon ke tiu luktado de la argentina patrio kontraŭ eŭropaj landoj estas same kiel la luktado sendependa kontraŭ Hispanio.

Tiu batalo ―malgraŭ taktika malvenko― rezultis en venko kaj diplomata kaj militista de la Argentina Konfederacio, pro la alta kosto kiun postulis ĝi por la eŭropaj landoj. Fakte, la rezisto fare de la argentina registaro, devigis la invadantojn akcepti la suverenecon de Argentino super la internaj riveroj. Granda Britio, per la Traktato Arana-Southern de 1847, konkludis definitive tiun konflikton kaj en marto samjare ordonis la retiron de sia ŝiparo. Francio daŭrigis unu plian jaron, ĝis la subskribo de la Traktato Arana-Lepredour. Tiuj traktatoj agnoskis la navigadon de la rivero Paranao kiel interna navigado de la Argentina Konfederacio kaj obea nur al ties leĝoj kaj reguloj, same kiel tiu de la rivero Urugvajo komune kun la Orienta Ŝtato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La batalla olvidada. San Pedro: Nueva Reseña Histórica, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 33° 35′ 31.56″ S 59° 48′ 26.73″ U / 33.5921000 °S, 59.8074250 °U / -33.5921000; -59.8074250 (mapo)