Batalo de la Kluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de la Kluzo estas nomata evento okazinta la 24-an de junio 1340, kiam pere de la ŝipa batalo de L'Écluse (en franca, nome Sluis en Zelanda Flandrujo), la angla reĝo Eduardo la 3-a, kandidato al la krono de Francio, neniigis la ŝiparon de sia rivalo, la reĝo de Francio Filipo la 6-a, antaŭ la estuaro de la rivero Zwin, marbrako (nuntempe ensabligita) kiu fluas el Bruĝo.

Estis la unua grava batalo de la Centjara milito. Oni ĉirkaŭkalkulis 15 000 mortojn de la flanko de la francoj, dum 9 000 mortojn de la flanko de la angloj.