Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Konflikto: Dua mondmilito
Monumento en kripto de la preĝejo
Monumento en kripto de la preĝejo
batalo
Daŭro: 18-a de junio 1942
Loko: Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Rezulto: Morto de ĉiuj sep paraŝutistoj
Flankoj
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio Tria regno
Komandantoj
Adolf Opálka Karl Fischer von Treuenfeld
Forto
7 viroj 800 membroj de SS kaj gestapo
Perdoj
7 mortigitoj 4 leĝere vunditaj[1]
vdr

Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo okazis la 18-an de junio 1942 inter membroj de SS kaj Gestapo kontraŭ sep ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj el paraŝutistaro Anthropoid, Silver A, Out Distance, Bioscop kaj Tin. Estis inter ili Jan Kubiš kaj Jozef Gabčík, kiuj faris atencon kontraŭ Heydrich. La batalo estis dividita en du partojn. Unue temis pri la defendo de emporo kaj ĥorejo de la preĝejo fare de tri paraŝutistoj, kiu daŭris proksimume 2 horojn, due la germana konkerado de la ĥorejo defendata fare de de kvar paraŝutistoj. La tuta batalo daŭris sep horojn kaj ĝi kostis la vivon de ĉiuj paraŝutistoj - ses memmortigis sin, unu mortis pro sekvoj de la suferitaj vundoj. La germanoj, kiuj ekaktivigis en la agadon ĉirkaŭ 800 virojn, havis kvar leĝerajn vunditojn.

Tiu ĉi evento estis dramigita en multaj filmoj kaj literaturo.

Operaco Anthropoid[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Operaco Anthropoid kaj Atenco kontraŭ Heydrich.

La 29-an de decembro 1941 paraŝutistoj Jan Kubiš kaj Jozef Gabčík estis aktivigitaj ĉe municipo Nehvizdy. Ilia tasko estis fari atencon kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. Ili faris ĝin la 27-an de majo 1942. Post la atenco ili kaŝis sin ĉe diversaj kun la rezismovado kunlaborantaj familioj, sed la situacio iom post iom fariĝis por ĉiuj neeltenebla. La germanoj faris mallongtempe post la atenco ampleksajn esploragadojn tra la tuta Prago, ili sisteme traserĉadis loĝejojn kaj estis nur demando de tempo, kiam ili malkovros la atencintojn kaj la pluajn paraŝutistojn. Jan Zelenka-Hajský establis novan dumtempan kaŝejon – ortodoksan preĝejon de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Ĉi tie iom post iom kunvenis sep paraŝutistoj el kelke da diversaj paraŝutistaroj. Komandanto de la grupo fariĝis Adolf Opálka.[2]

La nazioj longe ne povis akiri ian ajn spuron. Ili ja verkontrolis kelke da centoj de denuncoj kaj esplordemandis grandan nombron de homoj, sed nek tio, nek dura reprezalio kondukis al rezulto. Nur sekve de perfido de paraŝutisto el grupo Out distance fare de Karel Čurda (la 16-an de junio 1942) ili venis al homoj, kiuj sciis pri la kaŝejo. Unu el ili, Vlastimil "Aťa" Moravec, ne eltenis la 17-an de junio 1942 kruelan premon de esplordemandantoj de gestapo kaj malkaŝis, kie la atencintoj kaŝis sin.[3]

La germana partopreno[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo

La germanoj organizis ĉirkaŭigan agadon, en kiu partoprenis du diversaj batalformacioj. Unue temis pri Ersatz-Bataillon SS „Deutschland“ (Rezerva bataliono de SS "Germanio"). Tiu havis sidejon en Prago Ruzyně kaj la aktivigita parto nombris 407 viroj. Tiu ĉi taĉmento faris internan fermejon de la regiono ĉirkaŭ la preĝejo. La alia formacio estis SS-Wachbataillon Prag (SS Gardobataliono Prago). Tiu ĉi taĉmento, kiu zorgis por gardi kelkajn lokojn en Prago kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ekzemple Pragan burgon kaj kastelon en Panenské Břežany, faris eksterna fermejon. La aktivigita parto nombris 350 viroj. Sume do armiloj de SS donis 740 soldatojn kaj 17 oficirojn. Plu ĉeestis dum la interveno kelke da dekoj de membroj de gestapo. La germanoj same alvokis lokajn fajroestingistajn garnizonojn. Al la membroj de SS komandis Brigadeführer Karl Fischer von Treuenfeld, la oficistojn de gestapo gvidis Hans-Ulrich Geschke.[4] Certa neklarigeco de komepetencoj de la komandantaro kontribuis al tio, ke inter ambaŭ naziistoj okazis kelke da disputoj kaj interkvereloj.

La batalo en la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Triforio kaj ĥorejo[redakti | redakti fonton]

Je la 4:10 la 18-an de junio 1942 la germanoj komencis ĉirkaŭigi la preĝejon, la tuta fermo okazis post la 4:25, do je pli ol 10 minutoj pli poste ol kalkulis plano. La unua sturmo komencis je la 4:15. unue la unua sturmanta taĉmento, konsistanta el proksimume 15 oficistoj de gestapo kaj sosomanoj traserĉis loĝejon de sakristiano, de tie ĝi poste enpenetris en la preĝejon mem. Ĉi tie sur triforio gardostaris Opálka, Kubiš kaj Bublík, kiuj baldaŭ komencis pafadon. La defendantoj havis je dispono nur pistolojn (do ne mitralon Sten, ofte bildigata en dramigoj) kun limigita kvanto de municio kaj eblle ankaŭ eĉ kelke da grenadoj. La paraŝutistaro Anthropoid estis nome krom aliaj ekipita de 4 permanaj grenadoj Mills, kiuj neniam estis trovitaj aj oni ne povas elimini, ke ili estis uzitaj dum la defendo de la preĝejo.[5] La atakantoj uzis mitralojn kaj grenadojn. La unua sturmo ne sukcesis al la nazioj, ili havis du leĝerajn vunditojn kaj ili ne kapablis enpenetri sur emporon. La germanoj mallongtempe post tio komencis pafi en la preĝejon eĉ el fenestroj de ĉirkaŭaj konstruaĵoj, sed tiu ĉi pafado estis tre baldaŭ haltigita, ĉar ili endanĝerigis per tio la proprajn homojn. Sekvis longdaŭra interpafado, kiam la paraŝutistoj defendis sin per sporadaj ekpafoj al masiva pafado kaj ĵetado de grenadoj elflanke de la germanoj. La atakantoj ne povis rilate al limigita spaco plene eluzi sian multnombran superon kaj la taĉmentoj, kiujn ili sendis kontraŭ la paraŝutistoj, nombris maksimume ĝis 20 anoj. La rezisto de la paraŝutistoj estis rompita nur post du horoj, kiam finis al ili kartoĉoj. Opálka kaj Bublík lasis la lastan kartoĉon por si. Jan Kubiš elsangis pro sekvoj de multaj vundoj. Okazis ja provo savi du el la paraŝutistoj en malsanulejo (gestapo volis kapti la paraŝutistojn se eble vivaj), sed iliaj vundoj estis nekunigeblaj kun la vivo. Sekve estis ĉiuj tri metitaj sur trotuaro en angulo de stratoj Resslova kaj Václavská kaj gestapo helpe de atestantoj (precipe de Karel Čurda) identifikis ilin.[6] Sume eblas taksi la germanan intervenon kiel bone farita, ĉar ĝi atingis la celon kun minimumaj perdoj. La defendo de la paraŝutistoj estis persistema, sed rilate al kvanto de la atakantoj kaj ilia ekipaĵaro ĝi ne povis ŝancon je sukceso.

Kripto[redakti | redakti fonton]

Monumento al la paraŝutistoj kaj pastroj, ekzekutitaj pro ilia kaŝigado, estas lokigita sur ekstera flanko de laa preĝejo el strato Resslova. Estas sur ĝi videblaj spuroj de germanaj pafoj.

La restintaj paraŝutistoj restis kaŝitaj en la kripo de preĝejo. Tiu estis tre ampleksa kaj vasta. Por eniri en la kripon la paraŝutistoj uzis malgrandan aperturon kun pordeto, al kiu estis alstarigita ŝtupetaro. La germanoj de komence ja ne antaŭsentis, ke en la preĝejo troviĝas pli da paraŝutistoj. Al spuro onidire alkondukis ilin malkovro de la kvara vesto sur la triforio, kiu evidente apartenis al neniu el la morta triopo. Sekvis premo al kapelano Vladimír Petřek kaj paroĥestro Alois Václav Čikl, kiuj poste malkaŝis ekzistadon de la kripto. La atakantoj poste malkovris malgrandan aperturon kovrita per tabulo.[7] Tra tie ĉi ili provis enpenetri en la subterejon, sed ili estis je kosto de du vunditoj (trapafita femuro, damaĝigita okulo) repuŝitaj. Sekvis provoj je intertraktado, kiam la nazioj devigis la kaptitajn pastrojn, por ke ili konvinku la paraŝutistojn kapitulaci. Senrezulte. La germanoj poste alkondukis en la preĝejon eĉ K. Čurdon, kiu onidire en la kripton vokis: "Amikoj, kapitulacu! Nenio okazos al vi! Al mi ankaŭ nenio okazis." La paraŝutistoj ekreagis per pafado kaj al pluaj elvokoj ili respondis: "Ni estas ĉeĥoj! Ni neniam kapitulacos, ĉu vi aŭdas? Neniam!"[8]

Oni tradicias, ke intertempe ili klopodis trabati por si eskapvojon ĝis kanalizon[9], sed tiu ĉi aperturo en la muro verŝajne estiĝis nur pli poste.[10] Tra malgranda aerumiga fenestreto el strato en la okcidenta parto de la preĝejo germanoj ĵetadis en la kripton grenadojn kun larmiga gaso, sed la paraŝutistoj reĵetadis ilin eksteren kaj aldonis eĉ improvizitajn brulbotelojn. Sekvis germana pafado en la fenestreton, sed kiu estis baldaŭ haltigita. Poste la germanoj klopodis helpe de protektorataj fajroestingistoj elflosigi la paraŝutistojn. Sed la defendantoj dank' al ligna ŝtupetaro puŝis reen al la strato la hosojn kaj pafadis al la sioldatoj. Fine unu el la fajroestingistoj eltiris al ili la ŝtupetaron. Nun jam nenio defendis inundigi la kripton. Sed la akvo ascendis multe pli malrapide, ol la germanoj imagis kaj la inundigado estis haltigita.[11]

La decida agado prepariĝis interne de la preĝejo. En sektoro de masonita malnova enirejo en la kripton estis helpe de eksplodaĵoj trabatita plua enirejo. Ankoraŭ antaŭ tio, ol la germanoj faris sturmon tra tiu ĉi nove estiĝinta aperturo, aŭdiĝis el la kripto kelke da ekpafoj. La batalo en la kripto finiĝis same kiel la batalo en la supra parto de la preĝejo: la paraŝutistoj lasis la lastan kartoĉon por si. Ĉiuj kvar paraŝutistoj - Valčík, Švarc, Hrubý kaj Gabčík - estis eltiritaj antaŭ la preĝejo por indentifigo.[12]

Ĉar Gestapo triumfe tuj eltiris la mortajn paraŝutistojn antaŭ la preĝejo, ne estas konate, en kiuj lokoj de la kripo Gabčík, Valčík, Hrubý kaj Švarc mortis. Sed nova esploro analizas trovitajn sangospurojn kaj komparado kun DNA kun vivantaj parencoj konstatas, kiu mortis en tumbo proksime de la ŝtupoj, sur kiuj la nazioj enpenetris en la kripton. Eliminita estas jam Josef Valčík.

Perdoj[redakti | redakti fonton]

La paraŝutistoj pagis per la vivo ĉiuj, sed sole Jan Kubiš pruveble mortis pro sekvoj de vundoj kaŭzitaj fare de la atakantaj taĉmentoj de SS kaj Gestapo. La ceteraj ses prenis sian vivon per la propra mano. Kelkaj el ili eĉ provis pri duspecan memmortigon, kiam ili dismordis ampolon kun veneno kaj tuj poste ili pafmortis sin. La germanoj havis tri vunditojn (trapafita mano, femuro, vundita okulo) kaj unu ŝokitan post trafo en kaskon.[13]

Listo de paraŝutistoj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Muzika grupo Greenhorns menciis la atencon kontraŭ Heydrich eĉ ankaŭ la batalon en la preĝejo en kanto Battledress el la jaro 1991.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. KMOCH, Pavel, Boj v kostele v Resslově ulici, p. 35, 42.
  2. Šolc, Jiří. (2005) Přijdeme za svítání. Diverze v neregulérní válce československého odboje v letech 1939-1945. Praha: Naše vojsko, p. 159.
  3. kolektivo. (2012) Atentát na Heydricha. Sedmdesát příběhů Paměti národa. Praha: Argo/Post bellum, p. 55.
  4. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, p. 28-29.
  5. ŠOLC. Přijdeme za svítání, p. 99.
  6. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, s. 30-38.
  7. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, p. 39.
  8. Jsme Češi! Nikdy se nevzdáme! volali parašutisté před smrtí ("Ni estas ĉeĥoj! Ni neniam kapitulacos" vokis la paraŝutistoj mortonte) | Lidé. Alirita 2017-06-18.
  9. Švec, Pavel. Atentátníci na Heydricha si nekopali tunel, je to mýtus. Alirita 2016-10-09.
  10. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, p. 41.
  11. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, p. 39-41.
  12. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, s. 41-42.
  13. KMOCH, Boj v kostele v Resslově ulici, p. 35, 42.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]