Batalo sur Morava kampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo sur Moravia Kampo)
Monumento de la batalo

Batalo sur Morava kampo okazis la 26-an de aŭgusto de 1278 en la teritorio de la Morava kampo kaj influis la historion de meza Eŭropo por pluraj jarcentoj.

La batalo okazis sur la dekstra bordo de la rivero Moravo inter la vilaĝoj Dürnkrut kaj Jedenspeigen, situantaj en Aŭstrio Malsupra, 30 km de la ĉeĥa urbo Břeclav. En la batalo staris kontraŭ si soldataroj de la germana reĝo Rudolfo la 1-a de Habsburgo kaj tiuj de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. En longe egalita batalo la venko fine alkliniĝis al la flanko de la Habsburgoj. Dume la ĉeĥa reĝo, forlasita de multaj siaj proksimuloj, en la batalo falis. La rezulto de la batalo estis definitiva konfirmo de la nove surtroniĝinta regado de la Habsburgoj en Aŭstrio, kiu daŭris ankoraŭ dum preskaŭ ses kaj duono da jarcentoj.