Bataloklubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fight Club
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Chuck Palahniuk
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1996
Eldonejo W. W. Norton & Company
Ĝenro malobeema fikcio • nigra humuro
Honorigoj Pacific Northwest Booksellers Association Award • Oregon Book Awards
vdr

Bataloklubo (angle Fight Club) estas la unua eldonita romano de usonano Chuck Palahniuk, en kiu sennoma protagonisto luktas kontraŭ la komercismo de usona kulturo kaj vira frustro, per luktado kun aliaj viroj kaj per ŝercoj kaj krimoj kontraŭ korporacioj kaj socio. Palahniuk verkis alian romanon Nevideblaj monstroj (angle: Invisible Monsters) antaŭ Bataloklubo sed eldonejoj ne ŝatis ĝin pro ties maltrankviligeco, do li verkis Bataloklubo (unue kiel novelon, kiun li poste kreskigis en romanon) por eĉ pli maltrankviligi la eldonejojn.

En 1999 David FINCHER reĝisoris filmon samnoman, kun Brad Pitt, Edward Norton, kaj Helena Bonham Carter. La filmo ricevis kaj bonajn kaj malbonajn recenzojn, kaj ne tre sukcesis finance, sed iĝis populara kulta filmo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La romano gajnis la sekvajn premiojn:

  • Premio de pacifika nordokcidenta librovendista asocio (1997)
  • Oregona libropremio por plej bona romano (1997)

ISBN nombroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]