Batavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batavia (ŝipo))
Por la moderna urbo antikve nomata Batavia, vidu la paĝon Ĝakarto.
Re-konstruita ŝipo.

Batavia estis velŝipo de Nederlanda Orient-Hindia Kompanio, kies unua ŝipvojo en 1629 trafis rifon ĉe Aŭstralio kaj sinkis. Inter la travivintoj ekis rifuzo de ordonoj kaj masakroj. Kopio de la ŝipo estis pretigita de 1985 ĝis 1995 sur la Batavia ŝipfarejo en Lelystad.

Batavia estis konstruita en 1628 en Peper-ŝipfarejo en Amsterdamo por la Nederlanda Orient-Hindia Kompanio. Ĝi longis 56,6 m, akvolinia longo estis 45 m, larĝo 10,5 m, akvodismeto 1 200 t, ŝipistaro ĉirkaŭ 340 homoj. Ĝi havis tri mastojn, velsurfacon de 1 180 m², ferkanonojn de 21 ĝis 24, 8 bronzajn kanonojn.

La ŝipo komencis sian unuan vojon la 29-an de oktobro 1628 de la insulo Texel, sub la komandado de la kapitano/navigisto Adriaan Jakobsz. Li respondecis nur pri la ŝipado. La gvido de la ekspedicio estis regata de la ĉefkomercisto Francisco Pelsaert, kiu eĉ rajtis ordoni al la kapitano. Ilia rilato estis ŝtreĉita, kio kontruibis al la katastrofo de Batavia.

La ŝipo trafis rifon kaj sinkis la 4-an de junio 1629, pro miskalkuladoj de la kapitano Adriaan Jakobsz. Li, la ĉefkomercisto kaj kelkaj elektitaj maristoj ŝipis ĉirkaŭ 900 mejlojn kaj alportis helpon al la restintaj travivintoj.

La pli granda parto de la travivintoj, maristoj, pasaĝeroj povis ŝipi al insuleto, kie mankis ŝufiĉo da akvo kaj manĝaĵoj. Tie okazis kanibalismo, murdoj, sub la gvido de Jeronimus Cornelisz, komercisto.