Battista Cadei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Battista CADEI (naskiĝis en 1937) estas itala katolika pastro kaj esperantisto.

Li sacerdotiĝis en 1963. En la 1980-aj jaroj li estis redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana kaj de Espero Katolika.

Li abunde tradukas el la itala al Esperanto. En 2006 aperis liaj tradukoj de La gefianĉoj de Alessandro Manzoni (495 p., Serio Oriento-Okcidento 41) kaj de la encikliko Deus caritas est.