Bauhaus-muzeo (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bauhaus-muzeo
arta muzeomuzeo
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Adreso Stéphane-Hessel-Platz 1
Estiĝo 1995
Koordinatoj 50° 59′ 6″ N, 11° 19′ 27″ O (mapo)50.98511.32416667Koordinatoj: 50° 59′ 6″ N, 11° 19′ 27″ O (mapo)
Bauhaus-muzeo (Weimar) (Turingio)
Bauhaus-muzeo (Weimar) (Turingio)
DEC
Bauhaus-muzeo (Weimar)
Bauhaus-muzeo (Weimar)
Situo de Bauhaus-muzeo (Weimar)
Map
Bauhaus-muzeo
Retpaĝo https://klassik-stiftung.de/bauhaus-museum-weimar
vdr
La fasado de la eksa Bauhaus-muzeo en Vajmaro; ekde 2019 Domo de la demokratio
Objekto en la eksa muzeo kaj enirejo al la muzea kinejo
Ekspozicia salono iama

La Bauhaus-muzeo (germane Bauhausmuseum) estas grava arkitektura muzeo en la centro de Vajmaro, kiu troviĝis ĝis 2018 ĉe Theaterplatz nr 1 - kie nun estas la muzea kaj prisocikleriganta institucio Haus der Weimarer Republik.

La malnova muzeo ĝis 2018[redakti | redakti fonton]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo aranĝitis en 1995 en la iama artohalo de ĉe Teatroplaco. Ĝi prezentis bone la evoluon de modernismo en Vajmaro de inter 1902 kaj 1930, en kies mezo staras la movado Staatliches Bauhaus (1919-25).

Post la forpelo de la bauhaus-anoj el Vajmaro en 1925, Walter Gropius transdonis al la muzeo pli ol 160 eminentajn verkojn el ĉiuj bauhaus-aj atelieroj; ĉiuj tiuj estas dezajnklasikuloj formante la kernon de la nuna kolekto. Danke al pluraj donacoj de grandanimuloj el la tuta mondo la nombro de la objektoj iĝis pli ol 9000.

La revoluciaj ideoj de Bauhaus, la elstaraj progresoj en arta pedagogio, plastika arto, dezajno, arkitekturo kaj sceneja arto komprenebligas la decidon deklari en 1996 la Bauhaus-urbojn Dessau kaj Vajmaro monda heredaĵo de Unesko.

Objektoj (elekto) teretaĝe[redakti | redakti fonton]

Inter la plej karakterizaj verkoj en la muzeo nombriĝis:

La de Johannes Itten komencita preparkurso kun siaj ekzercoj ritmaj kaj kontrastaj, kun studoj pri naturo kaj nudaj figuroj kiel ankaŭ la analizoj de malnovaj majstroj reviviĝas antaŭ la okuloj de la vizitantoj. Same impresis la studoj materialaj faritaj sub la gvidado de Josef Albers kiuj ĉefe per fotografioj konservitis. La libera artista agado de multo da studentoj dum aktiva uzo de la presgrafika ateliero sub la observantaj okuloj de Feiniger traviveblas per multnombraj verkoj. Ĝi kompletigis la laboron en la Bauhaus-atelieroj kaj helpas formi multajn individuajn artistajn kreadmanierojn.

La sceneja ateliero sub la genia gvidado de Oskar Schlemmer iĝis per sia sceneja eksperimentado (ekz. Mechanisches Ballett de Kurt SchmidtFarbenlichtspiele de Ludwig Hirschfeld-Macks) vera lernejo de kreiveco kaj teama laboro. Al tio helpis ankaŭ la famekonataj Bauhaus-festoj.

En la supra etaĝo estis antaŭvidoj al la novaj trejnadkampoj en Dessau: fotado kaj reklamado, tubmeblaro el ŝtalo (Breuer, Mies van der Rohe), Bauhaus-tapetoj ktp.

Po unu ĉambron plenigis la antaŭula lernejo - Großherzogliche Kunstgewerbeschule sub la gvidado de Henry Van de Velde (1907-15) - kaj la posteula lernejo Staatliche Hochschule für Handwerk und Baukunst sub la estrado de Otto Bartning (1926-30). En la laste menciita estis instruantaj ne malmultaj absolvintoj de Bauhaus kaj propagandis kontinue, kelkfoje kun etaj ŝanĝoj, la ideojn de Bauhaus!

Tiun evoluon jam en la 1930-aj jaroj haltigis la NSDAP-ministro Wilhelm Frick, responsa pri kulturaĵoj, per la fermo de la altlernejo. Samtempe detruitis Bauhaus-artaĵoj en la artistaj instrulokoj kaj la sekcio de moderna arto de ĉe la Ŝtataj kolektoj malfermitis ankaŭ.

En kooperacio kun la domo Haus am Horn, cetere la ununura realigita Bauhaus-konstruaĵo en tuta Vajmaro, estis regule organizitaj specialaj ekspozicioj pri diversaj temoj rilataj al Bauhaus.

La nova Bauhaus-muzeo, Stéphane-Hessel-placo 1, en marto 2019

Tiu ĉi muzeo sur Teatroplaco fermiĝis en la 8.1.2018 por sekurigi laŭkontraktan redonon de la konstruaĵo al la urbo Vajmaro por ke iĝu tie Domo de la respubliko por dokumenti la estiĝon de la Vajmara respubliko.

La nova muzeo ekde 2019[redakti | redakti fonton]

Enhavoj de la nova muzeo[redakti | redakti fonton]

La elmontrado montras verkojn de Walter Gropius, fonda direktoro de Bauhaus, kiel ankaŭ de la gravaj Bauhaus-majstroj Lyonel Feininger, Gerhard Marcks, Johannes IttenPaul Klee. Krome prezentatas nenombreblaj verkoj de disĉiploj, inter kiuj videblas aĵoj de Marcel Breuer aŭ Alma Siedhoff-Buscher: ili perfekte atestas la praktikajn realigojn de Bauhaus-konceptoj. Multaj objektoj konkretigas la diversecon, kreivecon kaj viglecon de la skolaj agoj vajmaraj. Elirinte de manifesto kaj programo la majstroj evoluigis novajn docentadkonceptojn per la preparkursaro de Itten, la priforma kaj prikolora prelegaroj de Klee kaj Kandinsky kaj per la trejno en diversaj atelieroj. La laboreja principo de averaĝe 150 studentoj estis karateriza por Bauhaus kiel la enteama laborado de lernantoj kaj lernigistoj. Transiron de unikaĵo artista al modelo por industria produktado ekde 1922 dokumentas enmuzee la ofte ĝis hodiaŭ surmerkataj dezajnitaĵoj klasikaj (ekz. skakludoj de Josef Hartwig, tabletlampoj de Carl Jakob Jucker kaj Wilhelm Wagenfeld aŭ metalaĵoj de Marianne Brandt.

Alian centran funkcion en la nova muzeo havas la prezentado de la Ludewig-kolekto kun 1524 objektoj, kie postflaratas la temoj de evoluinta funkciorientiĝanta dezajnarto en Germanujo inter 1780 kaj 1835, en Britio kun industriiĝo respektive la t.n. Arts-and-crafts-movado kaj finfine (en Germanujo, Aŭstrujo, Belgujo) la antaŭmilitaj evoluoj inter 1895 kaj 1914. Krome ne malprezentatas objektoj el la epoko post la Unua mondmilito respektive la Dua mondmilito kiel ankaŭ de la t.n. Nova minimalismo.

La nova konstruaĵo muzea[redakti | redakti fonton]

Ne malpli ol 2189 arkitektoj el 60 nacioj (el ili estis 1151 germanoj kaj 70 turingianoj) partoprenis la adjudikan prezkonkurson; la venkantoj proklamitis en 2012. Komisiitis pri la konstruo la arkitektino Heike Hanada en kunlaboro kun Benedict Tonon. La skizitaĵo poziciigis minimalisman kubon simpla korpo konstruaĵa apud la Vajmarhalo-parko. La fasado estas betona kun horizontalaj vitrobendoj kaj interrompantaj nigraj strioj. La objektoj gastis sur 1.874 kvadratmetroj. Najbaras la nacisocialisma, duone finkonstruita t.n. Govia forumo. Danke al la najbara Nova muzeo kaj daŭra ekspozicio pri la nazia tempo en Turingio formiĝos tiumaniere nova kultura centro en Vajmaro inter la centra stacidomo kaj urbokerno historia. Meto de la fundamenta ŝtono fariĝis en la 28.10.2016 fare de Klassik Stiftung Weimar. Solena inaŭguro iĝis en la 5-a de aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]