Bavara Ŝtata Operejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Teatrejo ĉe Max-Joseph-Placo, ĉefa ludejo de la Bavara Ŝtata Opero

La Bavara Ŝtata Opero (ger.: Bayerische Staatsoper) en Munkeno apartenas al la plej renomaj operejoj de la mondo kaj povas retrorigardi sur konsiderindan historion kaj tradicion. Eŭropvaste atentataj unuaj prezentadoj okazis jam proksimume 1700.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua operejo de Munkeno estis konstruata en 1657 ĉe Salvator-Placo kaj validas per tio kiel plej antikva operdomo en la germanlingvaj regionoj (escepte la Vienan Kortegan Operon, kiu ankaŭ ekestis je la komenco de la 17-a jarcento). En 1751 la Rezidejoteatro fariĝis la ĉefa ludejo, en kiu la kortego ludigis precipe italajn operojn – tie oni prezentis unuafoje en 1781 Idomeneo de Mozart. Granda Reĝa Kortega kaj Nacia Teatrejo estis konstruata ekde 1810 ĝis 1817. Ĝi devis estis du fojojn rekonstruata: unue post brulego de 1823 ĝis 25 kaj post la Dua Mondmilito de 1958 ĝis 1963.

Nuntempe la Munkena Ŝtata Opero ofertas – kune kun la Bavara Ŝtata Baletejo – densan repertuarosisemon kun preskaŭ 350 operaj kaj baletaj prezentadoj ĉiujare. La prezentadoj okazas en la Nacia Teatrejo ĉe Max-Joseph-Placo, en la Princreganto-Teatrejo aŭ en la Malnova Rezidejoteatro (Cuvilliés-Theater). Junion de 2010 ankaŭ okazis unuafoje prezentadoj en pavilono, pretertempe starigita por la operfestiovalo de 2010. Doma orkestro estas la Bavara Ŝtata Orkestro.

Elektitaj membroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bayerische Staatsoper (eldoninto): Kraftwerk der Leidenschaft – Die Bayerische Staatsoper. Prestel-Verlag Munkeno 2001. ISBN 3-7913-2628-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.13960277777811.579322222222