Bayamón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bayamón (Porto-Riko))
Bayamón
municipo de Porto-Riko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 00959
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 185 187  (2020) [+]
Loĝdenso 2 638 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 23′ N, 66° 9′ U (mapo)18.383333333333-66.15Koordinatoj: 18° 23′ N, 66° 9′ U (mapo) [+]
Alto 101 m [+]
Areo 70,199629 km² ( 701 9.9 629 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Bayamón (Porto-Riko)
Bayamón (Porto-Riko)
DEC
Bayamón
Bayamón
Situo de Bayamón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bayamón, Puerto Rico [+]
vdr

Bayamón - prononco [bajaMON], per la Internacia Fonetika Alfabeto [baʝaˈmon] - estas urbego kaj grava universitata municipo en nordorienta Porto-Riko, situanta proksime de la norda marbordo de la insulo. Fine de 2020 en la komunumo vivis 185 187 loĝantoj sur areo de 70,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 638 loĝantoj/km². Per tiuj nombroj, laŭ loĝantoj temas pri la dua plej granda municipo de la insulo, kaj samtempe pri la plej signifa antaŭurbo de la ĉefurbo San-Juano. La municipa teritorio situas 101 metrojn super la marnivelo.

la kvartalo Hato Tejas [A:to TEĥas]
la kirko sankta kruco

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bayamón situas sur la norda marborda ebenaĵo. La tereno estas plejparte ebena, sed kelkaj montopintoj troviĝas en ĝi. Bayamón estas parto de urbaro de San-Juano (Porto-Riko). Tiu ĉefurbo troviĝas 16 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bayamón estis fondita en 1508 kaj establita en 1772 fare de hispanaj kolonianoj. Nature pli frue indiĝenaj popoloj vivis en la tereno. Baldaŭe alvenis ankaŭ afrikanaj sklavoj. En 1821 sklavino konspiris nefarintan ribelon, tamen ŝi fariĝis heroo inter la sklavinoj. La universitato fondiĝis en 1970.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bayamón ne havas apartan flughavenon, oni profitas la ĉefurban flughavenon. La urbego estas ligita per aŭtovojo al San-Juano.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Bayamón naskiĝis Francisco Oller.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]