Bayamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo en Bayamo
20° 23′ 26.2″ N 76° 39′ 05.8″ U / 20.390611 °N, 76.651611 °U / 20.390611; -76.651611 (mapo)Koordinatoj: 20° 23′ 26.2″ N 76° 39′ 05.8″ U / 20.390611 °N, 76.651611 °U / 20.390611; -76.651611 (mapo)

Bayamo (Bajamo por lokaj esperantistoj) antaŭe San Salvador de Bayamo, estas la ĉefurbo de la provinco Granma en la orienta regiono de Kubo. La vorto Bayamo havas du eblajn etimojn: la unua estis la nomo de tribestro, kiu regis la regionon, sed plej da adeptoj havas la dua: la ekzistado de Bayam, arbo de la saĝo.

Historio

San Salvador de Bayamo estas la dua vilaĝo fondita en Kubo la 5an de novembro 1513 de Diego Velázquez. Pro la navigado, kiun ebligis la rivero Bayamo, la vilaĝo floradis rapide kune kun Santiago de Cuba, tiam ĉefurbo de la hispana kolonio. En la 19a jarcento komenciĝis ĉi tie la agado por la sendependeco de Kubo, la plej elstara figuro estis Carlos Manuel de Céspedes kiu liberigis siajn sklavojn kaj komencis la militon en La Demajagua, kiu nuntempe apartenas al la municipo Manzanillo. La bajamanoj organiziĝis en framasonaj loĝioj por povi konspiri kontraŭ la hispana registaro. En tiu ĉi urbo, ĉefurbo de la provinco Granma, la nacia himno estis kantita unuafoje la 20an de oktobro 1868. En la urbo estis dezajnita la flago de Carlos Manuel de Céspedes, nuntempa flago de la Nacia Asembleo de la Popola Potenco. Bayamo estis la unua ĉefurbo de la Ĉe-Milita Respubliko dek tagojn post la komenco de la milito en La Demajagua. La 12an de januaro 1869 ĝiaj enloĝantoj preferis bruligi la urbon antaŭ liveri ĝin al la hispana kolonia armeo. Tiu fakto konstituas unu el la plej transcendaj en la historio de Kubo. Bayamo estas la naskiĝurbo de Carlos Manuel de Céspedes, Patro de la Patrio. En la centro de la urbo troviĝas muzeo kun apartenaĵoj kaj dokumentoj de la renomita patrioto. Ankaŭ ekspoziciiĝas El Cubano Libre (La Libera Kubano), la unua sendependa periodaĵo poblikigita de Céspedes.