Saltu al enhavo

Bayreuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bayreuth
Blazono
Bayreuth (Germanio)
Bayreuth (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Frankonio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0921, en kelkaj urbopartoj ankaŭ 09201 kaj 09209
Poŝtkodo 95444–95448
Aŭtomobila kodo BT
Oficiala Municipokodo 09462000
NUTS DE242
LOCODE DE BYU
Subdivido Oficiale 74 komunumopartoj (Gemeindeteile)
Politiko
Komunumestro Brigitte Merk-Erbe
Adreso de la administrejo Luitpoldplatz 13
95444 Bayreuth
Demografio
Loĝantaro 72940 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 57′ N, 11° 35′ O (mapo)49.94805555555611.578333333333Koordinatoj: 49° 57′ N, 11° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 66,92 km²
Oficiala retejo https://www.bayreuth.de/
vdr

La urbo Bayreuth ([baɪˈʁɔʏt]; esperantigite [1] Bajreŭto [2] aŭ alternative ekde 2000 Bajrojto [3] situas en la distrikto Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario kaj estas la administra centro de la distriktaro. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg. Bayreuth situas proksime de la mezalta montaro Fichtelgebirge. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 72 940 loĝantojn. Kvankam la urba nomo komenciĝas per la samaj tri literoj kiel la germanlingva nomo de la historia regno Bavario (Bayern), la urbo nur ekde la jaro 1810 apartenas al la regno kaj ne ekestis kiel parto de ĝi.

la Richard-Wagner-festivalejo

Ĝia plej konata civitano estis la komponisto Richard Wagner, pri kiu memorigas pluraj konstruaĵoj en la urbo kaj ĉiujara granda opera festivalo de Bayreuth.

Princlando

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1398 ĝis 1791 ekzistis la princlando Brandenburg-Bayreuth, komence nomata Brandenburg-Kulmbach, regata de branĉo de la hohencolerna dinastio.

En Bayreuth mortis:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, la poŝatlaso de la mondo de 1971, kiu esperantigas multajn sed neniel ĉiujn urbonomojn, en sia vasta dupaĝa mapo 11 pri Mezeŭropo en norda Bavario tre konservative esperantigas nur la urbon Nurenbergo - ĉiuj aliaj urboj inkluzive de Bayreuth menciiĝas germanlingve. Ankaŭ krome esperantigo(j) de la urbonomo estas rara(j): same PIV kaj Reta Vortaro ne listigas ĝin, nek iu el la jam kontrolitaj du-lingvaj vortaroj.
  2. listigo en la retejo def.fontoj.net
  3. en recenzo en La Ondo de Esperanto 2001, n-ro 8-9> pri la literatura traduko Günter Grass. La lada tambureto / tradukis el la germana Tomasz Chmielik. Bielsko-Biała: eldonejo KLEKS, 2000. — 534 pĝ. — (Serio Oriento-Okcidento; №33). Do oni povus ruze argumenti ke temas pri du fontoj, la libro de 2000 kaj sia recenzo de 2001, sed tio tamen estus trompo, ĉar temas pri unu temo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]