Bayubas de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bayubas de Arriba
Bayubas de Arriba, Soria, España, 2017-05-26, DD 49.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42366 [+]
Demografio
Loĝantaro 61  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 2° 53′ U (mapo)41.557222222222-2.8861111111111Koordinatoj: 41° 33′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 958 m [+]
Areo 20,62 km² (2 062 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Bayubas de Arriba
Situo de Bayubas de Arriba

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bayubas de Arriba [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bayubas de Arriba [baĜUbas deaRIba] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
Loko de Bayubas de Arriba en la provinco Sorio.
Valverde de los Ajos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 61 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 150 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 53 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas iom norde de Bayubas de Abajo. La municipo enhavas la loĝlokojn Bayubas de Arriba kaj Valverde de los Ajos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 11-a jarcento. Fruaj mencioj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj estas Veyugas, Vayugas, Agua-Yumbas de Arriba kaj jam en 1785, Bayugas de Arriba.

Meze de la 19-a jarcento la municipo malaperis ĉar ĝi aliĝis al la municipo Bayubas de Abajo. Komence de la 20-a jarcento la municipo reviviĝis ĉar ĝi disiĝis de Bayubas de Abajo. Fine de la 20-a jarcento, la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi ricevis parton de Boós, precize la iaman municipon Valverde de los Ajos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]