Baza (Granada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baza)
Baza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 579  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 29′ N, 2° 46′ U (mapo)37.4888637-2.7709805Koordinatoj: 37° 29′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 545 km² (54 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baza (Provinco Granado)
Baza (Provinco Granado)
DEC
Baza
Baza
Situo de Baza
Baza (Hispanio)
Baza (Hispanio)
DEC
Baza
Baza
Situo de Baza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baza [+]
vdr

Baza estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. Temas pri la municipa teritorio plej etenda de la provinco de Granada kun areo de 546 km². Ĝi estis jam urbeto en tempo de la Romia Imperio kaj de Al-Andalus. Nuntempe havas populacion de 23.359 loĝantoj.

Situo de Baza en la provinco de Granada.

La ekonomio de Baza estas bazata ĉefe sur la serva sektoro kun 1468 instalaĵoj (2004), el kiuj elstaras vendejoj de vestoj, kaj trinkejoj. La merkredojn okazas ĉiusemajna surstrata bazaro.

Alia piliero de la ekonomio baza estas la agrikulturo. La ĉefaj kultivoj estas hordeo kaj migdalarboj. Oni ĵus kreis reton de mezgrandaj entreprenoj dediĉitaj al industrioj de viando kaj de specialaj ringosandviĉoj "Roscas de Baza", ŝinkoj kaj aliaj produktoj el porkoj. Alia piliero estas rura turismo (318 gastolokoj kaj 26 restoracioj).

En la 1950-aj jaroj estis pli ol 23000 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis nunaj 20000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Encarnación.
  • Natura Parko Sierra de Baza
  • Arkeologia Muzeo kun kopio de la Damo de Baza
  • Centro de interpretado de la arkeologiaj kuŝejoj de Baza "CIYAB"
  • Iberoromia urbo Basti
  • Alkazabo de Baza
  • Banejoj jud-arabaj
  • Preĝejoj, palacoj, kavodomoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]