Baza Angla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Baza Angla (angle: Basic English [elp. bejsik ingliŝ]) estas simpligita, baza formo de la angla lingvo[1], kodigita en 1925 de la filozofo kaj lingvisto Charles Kay Ogden kiel internacia helplingvo bazita sur natura lingvo kaj kiel helpilo por instrui la anglan kiel duan lingvon, post kiam ĝi estis priskribita en la libro Basic English: A General Introduction with Rules and Grammar, aperinta en 1930[2], verkita de C.K. Ogden, de la Cambridge University, Anglio, en kunlaboro kun sia kolego Ivor Richards, Universitato de Harvard, Usono. Temas pri ideo disvastigi en pli facila maniero la scion de la angla lingvo al ĉiuj[2].

Basic English kaj la koncepto de simpligita angla lingvo, akiris sian plej grandan publikecon tuj post la venko en la dua mondmilito kiel rimedo por monda paco. Ogden estis konvinkita, ke la mondo bezonas malaperigi iom post iom minoritatajn lingvojn kaj laŭeble uzi nur unu, la anglan lingvon en formo simpla aŭ en kompleta, ne-planita formo[3].

What the World needs most is about 1,000 more dead languages—and one more alive.

Kion la mondo plej bezonas estas ĉirkaŭ 1000 pliaj mortaj lingvoj—kaj unu plia vivanta

— C. K. Ogden, The System of Basic English

Basic English ankaŭ influis la kreadon de speciala angla (en: Special English) por novaĵdissendoj de Voice of America (Voĉo de Usono).

Simpligita teknika angla, alia varianto de la angla surbaze de lingvoplanado (en: English-based controlled language) dezajnita por verki teknikajn manlibrojn.

Kio postvivas de la Basic English de Ogden estas la listo de 850 bazaj vortoj, sufiĉaj por ĉiutaga vivo, uzata por instrui la anglan al komencantoj tutmonde, precipe en Azio[4].

Skribo[redakti | redakti fonton]

La skribo estas latina. Essential World English + wikipedia

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Basic English (baza angla) estas angla tiel malgranda kaj simpla, ke ĝi havas nur 850 vortojn (kaj 78 internaciajn vortojn). Sed spite de tio, laŭ Ogden, ĝi povas esprimi ĉion ajn, kiun la plena angla povas esprimi. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Basic en la nomo formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj British, American, Scientific, International, Commercial ("Brita, Usona, Scienca, Internacia, Komerca") kaj samtempe signifas "baza".

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo por la baza angla venis al Ogden dum liaj esploroj kun sia kolego I. A. Richards en la 1920-aj jaroj pri la naturo de signifo de vortoj. Ili kune verkis vortaron de la angla, difininte ĉiun ajn vorton per vortoj pli simplaj kaj bazaj. Ili rimarkis, ke la samaj kelkaj vortoj ade reaperis en iliaj difinoj. Per tio ili eltrovis, ke kerna vortprovizo de la angla estas tre malgranda – tute malsimile al la latinidaj lingvoj (ekzemple, la franca)[mankas fonto].

La angla edukisto, literatura kritikisto kaj retorikisto I. A. Richards antaŭenigis la uzon de Basic English en lernejoj de Ĉinio [5].

George Orwell estis unu el la subtenantoj ĝis la jaro 1945, sed poste li iĝis kritika. Basic English poste inspiris lian uzon de Newspeak (Novparolo) en la verko "1984".[6]

Winston Churchill rekomendis la bazan anglan kiel internacian lingvon dum paroladon en 1944 ĉe la Universitato Harvard okaze de honora titolo[2]. Li same konvinkis la britan ministraron starigi ministran komitaton por pristudi Basic English kaj raporti pri ĝi kun la celo uzi ĝin kiel rimedon por helpi disvastigi la anglan lingvon kaj kulturon, laŭ la devizo "la imperioj de la estonto estos la imperioj de la menso" Tial la brita registaro ankaŭ pagis por la rajtoj uzi Basic English[2].

Leksiko[redakti | redakti fonton]

La vortlistoj de Ogden sole inkluzivas vortradikojn, kiujn en la praktiko estas etenditaj kun aro de afiksoj ebligantaj iun ajn vorton (substantivo, pronomo aŭ la limigita nombro de verboj)[7]. La 850 kernaj vortoj de Basic English troveblas en la baza angla vortlisto | en.vikipedio | de Wiktionary, la angla vikivortaro. Ĉi tiu kerno teorie sufiĉas por la ĉiutaga vivo. Tamen, Ogden preskribis ke ajna studento devus lerni aldonan liston de 150 vortoj por la ĉiutaga laboro en iu specifa kampo, aldonante liston de 100 vortoj precipe utilaj en ĝenerala kampo (ekz., scienco, komerco, ktp.), kune kun listo de 50 vortoj de pli specialigita subgrupo de tiu ĝenerala kampo, por fari leksikon de 1000 bazaj vortoj | en.vikipedio |, por la ĉiutaga laboro kaj vivo.

Cetere, Ogden supozis ke ajna studento jam devus fidi al kerna subgrupo de ĉirkaŭ 200 "internaciaj" vortoj[8]. Sekve, baznivela studento devus diplomiĝi kun kerna leksiko de ĉirkaŭ 1200 vortoj. Realisma ĝenerala kerna leksiko povus enhavi ĉirkaŭ 2000 vortojn (la kernaj 850 vortoj, la utilaj 200 'internaciaj' vortoj kaj 1000 vortoj por la ĝeneralaj kampoj de komerco, ekonomiko kaj scienco). Ĝi estas sufiĉe por "norma" angla nivelo[9][10]. Ĉi tiu leksiko de 2000 vortoj reprezentas "tion kion ajna studento devus scii". Je tiu nivelo studentoj povus komenci memstare plustudi la lingvon.

La kombinta leksikono de 2000 vortoj de Ogden[11] kaj la leksiko de 1500 vortoj de Special English (speciala angla) de Voĉo de Usono servas kiel vortaroj por la Vikipedio en 'Simple English' (simpla angla).

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Gramatiko de baza angla helpas homojn uzi 850 vortojn de la lingvo.

  1. Pluraloj havas "s" en la fino de la vorto. Se la vorto havas specialan pluralon (ekzemplo: "es", "ies") oni devas uzi tiujn.
  2. Verboj havas 4 vortfinojn: la substantivojn vortfinojn -"ER" kaj -"ING", kaj la adjektivajn vortfinojn: -"ING" kaj -"ED".
  3. Adverboj deriviĝas el adjektivoj per sufikso: -"LY".
  4. Por komparativo oni uzas "MORE" kaj "MOST". Ankaŭ -"ER" kaj -"EST".
  5. La prefikso "UN"- estas simila al la Esperanta prefikso "MAL"-.
  6. La frazaj demandoj (jes-ne-demandoj) estas enkondukataj per "DO".
  7. Pronomoj estas similaj al la anglaj.
  8. Kunmetitaj vortoj estas duopaj substantivoj (ekzemplo: "milkman" aŭ "wordend") aŭ substantivo kaj ordono (sundown).
  9. Mezuroj, numeroj, monoj, monatoj, tagoj, jaroj, tempoj kaj internaciaj vortoj uzas anglajn formojn.
  10. Oni povas uzi vortojn de industrio kaj scienco.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia:[redakti | redakti fonton]

Our Father in heaven,
may your name be kept holy.
Let your kingdom come.
Let your pleasure be done,
as in heaven, so on earth.
Give us this day bread for our needs.
And make us free of our debts,
as we have made those free who are in debt to us.
And let us not be put to the test,
but keep us safe from the Evil One.

La fama diraĵo de Churchill, “blood, toil, tears and sweat” – sango, laborego, larmoj kaj ŝvito – estis tradukita kiel blood, hard work, eyewash and body water – sango, streĉa laboro, okullavo kaj korpo-akvo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj internaciaj helplingvoj, ankaŭ Basic English ricevis la kritikon ke ĝi neeviteble estas bazita sur personaj preferoj kaj tiel, paradokse, ekskludema[12].

Kelkaj kritikantoj de Baza Angla vidis ĝin kiel ne neŭtrala kaj ilo de lingva imperiismo favore al la angla. Kiel ĉiuj planlingvoj bazitaj sur natura lingvo, ankaŭ Basic English ricevis la kritikon ke ĝi maljuste favoras la denaske parolanta komunumo de tiu lingvo[13].

Basic English anstataŭigas vortojn per idiotismaj frazoj, kiuj estas ankaŭ pene lernendaj de studanto.

Ogden ne forigis neregulaĵojn por kongrui kun plena angla lingvo. Tiel, Baza Angla estas malregula kaj parte ne-fonetika.

Aperis kritiko en la 50-a kaj 51-a numeroj de Heroldo de Esperanto, 1933, de M. C. Butler.

"Simple English"[redakti | redakti fonton]

Ekzistas vikipedio en baza angla lingvo konata sub la nomo "simple English", sed la lingvaĵo en ĝi uzata ne estas vera planlingvo, sed simpla angla en kiu estas uzata pli da vortoj ol Basic English (baza angla). Mankas difinoj pri la uzendaj vortoj kaj gramatikaĵoj kaj sekve apud facile kompreneblaj tekstoj troviĝas aliaj, kies lingvo ne esence diferencas de la ĝenerale uzata angla.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Komparite, la tuta baza radikaro de Esperanto (BRO) kun ĉiuj grupoj enhavas pli ol 2 500 elementoj, de kiu plu ol 800 estas en la lasta grupo.[14] Kredeble, pro la vasteco kaj pro la sufiksa sistemo de Esperanto, la BRO havas pli grandan esprimkapablecon ol la kutima vortprovizo de Basic English (baza angla). La 5–6 plej bazaj niveloj de BRO kune, estas simile malgranda kiel la kutima Baza Angla. Esperanto ankaŭ estas multe pli regula ol la angla kaj havas tute fonetika literumado.

Ogden dirintus, ke oni devas studi sep jarojn por lerni la anglan, sep monatojn por lerni Esperanton, kaj sep semajnojn por lerni Bazan Anglan.[mankas fonto].

Literaturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vaste konata libro pri tio aperinta en la jaro 1933 estas sciencfikcia verko pri historio ĝis la jaro 2106 titolita The Shape of Things to Come (La formo de venontaj aĵoj) de H. G. Wells. En ĉi tiu verko, Basic English estas la interlingvo de la estonta mondo, mondo en kiu post longaj luktoj tutmonda aŭtoritatisma registaro sukcesas unuigi la homaron kaj devigi ĉiujn lerni ĝin kiel duan lingvon.

En la rakonto Gulf (Golfo), sciencfikcia verkisto Robert Heinlein uzis artefaritan lingvon nomatan Speedtalk, en kiu ĉiu vorto en baza angla estis anstataŭigita de ununura fonemo, kiel konvena rimedo de komunikado por vetkuro de geniuloj.[15]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

C.K. Ogden, Basic English: A General Introduction with Rules and Grammar, 1930.

C.K. Ogden, General Basic English dictionary, 1940, London: Evans Brothers. ISBN 0874713625

En la libro "The Shape of Things to come" de H.G. Wells, Basic English estas la interlingvo de la estonta mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vortostoko de Baza Angla

Radika Angla

Transira Angla

Baza Angla Reformita

Esenca Monda Angla (Essential World English)

Globish

Baza Anglosaksa

Français Fondamental

Klara lingvo

Seaspeak

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Basicenglish.org

Angla vikipedio: Basic English word list

Kurso de Basic English en germana lingvo, 32 paĝoj, pdf

Resumo de Basic English: A General Introduction with Rules and Grammar (Baza Angla: Ĝenerala enkonduko kun Reguloj kaj Gramatiko), kaj la plena libro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Enciklopedio de Esperanto, pri la ero Basic English (kun tiu nomo en ĝia titolo)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 R.Corsetti, La angla kaj Esperanto - Ĉu Hitler, Stalin aŭ Churchill estis pli danĝeraj por Esperanto?, prelego, YouTube, la 9-an de junio 2020.
  3. (en) Charles Kay Ogden, The System of Basic English, Ed. Harcourt, Brace, 1934
  4. (en) Edmond H Weiss,The Elements of International English Style, paĝoj 17-18, M. E. Sharpe, 2005, ISBN 978-0-7656-1572-5
  5. (en) Education: Globalingo, Time Magazine, la 31-an de decembro 1945.
  6. Fikcia respondo de Orwell pri Newspeak kaj Baza Angla kaj Wittgenstein, bazita de faktoj kaj la libro 1984 (kopio ĉe Internet Archive, la Interreta Arkivo)
  7. Por detaloj vidu: Words Not on the List, but Are There
  8. Ogden's "International Word" List—Alphabetic
  9. Ogden's Basic English Next Steps
  10. Ogden's Basic English Combined Word Lists
  11. (en) Basic English combined wordlist, Simpla angla vikipedio
  12. Rick Harrison, Farewell to Auxiliary Languages
  13. Ekzemple, citaĵo de la auxlang mailing list arĥivoj kaj alia de la renoma lingvisto Robert A. Hall, Jr..
  14. Aktoj de la Akademio II 1968–1974 – Baza Radikaro Oficiala
  15. Heinlein, Robert A., Gulf, in Assignment in Eternity, published by Signet Science Fiction (New American Library), 1953. pp. 52–53: "It was possible to establish a one-to-one relationship with Basic English so that one phonetic symbol was equivalent to an entire word".