Baza enspezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En 4a de oktobro 2013, svisaj aktivuloj de Generacio Grundeinkommen organizis prezentaĵon en Berno en kiu ĉ. 8 milionoj da moneroj, el kiuj ĉiu unu monero reprezentis unu personon el la loĝantaro de Svislando, estis forĵetitaj sur publikan placon. Tio ĉi estis farita en festo de la sukcesa kolekto de pli ol 125,000 subskriboj, devigantaj la registaron teni referendumon pri ĉu aŭ ne inkluzivi la koncepton de baza enspezo en la Federala konstitucio. La leĝo ne estis aprobita, kun 76.9% de voĉdonado kontraŭ baza enspezo.[1]

Baza enspezo, nomata ankaŭ garantio de baza enspezo, universala baza enspezo (UBE), baza viv-salajro (BVS) aŭ universala popol-donaco, estas speco de bonfara programo en kiu civitanoj (aŭ konstantaj loĝantoj) de lando povas ricevi regulan sumon de mono de la registaro. En purasenkondiĉa baza enspezo la pago estas sendependa de ajna alia enspezo.[2][3][4]

Senkondiĉa enspezo kiu estas sufiĉa por plenumi bazajn bezonojn de persono (ĉe aŭ super la malriĉeca linio), estas nomata plena baza enspezo, dum se ĝi estas malpli ol tiu kvanto, ĝi estas nomata parta. Baza enspezo povas esti efektivigita tutlande, regione aŭ loke.

La baza enspezo (aŭ baza rento) estas propono starigita de kelkaj ekonomikistoj, kiu resume konsistas en la pago de egala elspezo fare de la ŝtato al ĉiu plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto, sendepende de kiuj estas iliaj ceteraj eblaj enspez-fontoj. Ĝi celas forigi la malriĉecon kaj samtempe elimini la problemojn derivitajn de la diversaj subvencioj, malegale distribuataj en la socioj. Defenda teksto estas trovebla en jena ekstera artikolo.

La nocion de baza enspezo oni devas ne maldistingi de tiu de dumviva salajro subtenata de Bernard Friot, kaj la asocio "Salajrec-reto" (france: Réseau Salariat).

Kelkaj bonfaraj sistemoj estas rilatitaj al baza enspezo sed havas certajn kondiĉojn. Ĉar ĉi tiuj ne estas universalaj, ili estas plej ofte nomataj kiel garantiitaj minimum-enspezaj sistemoj. Ekzemple, Bolsa Família en Brazilo estas limigita al malriĉaj familioj kaj la infanoj estas devigitaj ĉeesti lernejon.[5]

Rilata bonfara sistemo estas negativa enspeza imposto, en kiu la registara monhelpo estas laŭpaŝe reduktita kun pli alta labora enspezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo de ŝtat-donita baza enspezo datiĝas al la malfrua 18a jarcento kiam angla radikalulo Thomas Spence kaj usona revoluciulo Thomas Paine ambaŭ deklaris sian subtenon por bonfara sistemo en kiu ĉiuj civitanoj riceviis garantiite certan enspezon. En 1797 Paine jam skribis tiel "Mia propono estas krei nacian fonduson, kiu pagos al ĉiu persono, kiam ili atingos la aĝon de 21, sumo de 15 £. La pago estos por ĉiuj, por la malriĉuloj kaj ankaŭ por la riĉuloj". Ankaŭ ekonomiisto John Stuart Mill subtenis la proponon. En la 19a jarcento kaj ĝis la 1960aj jaroj la debato pri baza enspezo estis limigita, sed en la 1960aj jaroj kaj 1970aj jaroj Usono kaj Kanado faris plurajn eksperimentojn kun negativa enspeza impostado, kio estas iel rilata bonfara sistemo. De la 1980aj jaroj kaj posten la debato en Eŭropo eltiris pli larĝan atenton kaj ekde tiam ĝi vastiĝis al multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj landoj efektivigis grand-skalajn bonfarajn sistemojn kiuj estas rilatitaj al baza enspezo, kiel la Konstanta Financo en Alasko kaj Bolsa Família en Brazilo. De 2008 kaj pluen ankaŭ ekestis pluraj eksperimentoj kun baza enspezo kaj rilataj sistemoj. Precipe en landoj kun ekzistanta bonfara stato parto de la financado supozeble venas de anstataŭo de la nunaj bonfaraj aranĝoj aŭ parto de ĝi, kiel malsamaj monhelpoj por senlaboraj homoj. Krom tio estas pluraj ideoj kaj proponoj koncerne al la resto de la financado, tiel kiel malsamaj ideoj pri la nivelo kaj aliaj flankoj.

La ideo de senkondiĉa baza enspezo, donita al ĉiuj civitanoj en ŝtato (aŭ ĉiuj plenkreskaj civitanoj), estis unue prezentita proksime en la mezo de la 19a jarcento. Sed longe antaŭ tio ekestis ideoj de tiel-nomata minimuma enspezo, la ideo de unu-nura monhelpo kaj la ideo de sociala asekuro (kiu ankoraŭ estas kerna ĉefaĵo de ĉiuj modernaj bonfaraj ŝtatoj, kun asekuroj por kaj kontraŭ senlaboreco, malsano, gepatreco, akcidentoj, alta aĝo kaj tiel antaŭen).

La minimuma enspezo, nome la ideo por elimini malriĉecon cele al la senhavuloj, estas en kontraŭdiro kun baza enspezo donita "al ĉiuj", sed tamen kunhavas kelkajn fundamentajn ideojn pri la respondecoj de la ŝtata aŭ la urba bonfarado al ties civitanoj. Juan Luis Vives (1492–1540), ekzemple, proponis ke la urba registaro devus esti respondeca por sekurigi vivtenadan minimumon al ĉiuj ties loĝantoj, "ne sur bazoj de justeco sed je konto de pli efika plenumado de morale postulita bonfarado". Tamen, por esti rajtigita al malriĉeca monhelpo la malriĉeco de la persono devas ne, li argumentis, esti nemeritita, sed li aŭ ŝi devas "meriti la helpon kiun li aŭ ŝi akiras por pruvi sian volemon por labori."[6]

La unua pensulo, kiu evoluigis la ideon de sociala asekuro estis la Markizo de Condorcet (1743–1794). Post kiam li ludis eminentan rolon en la Franca Revolucio, li estis malliberigita kaj kondamnita al mortopuno. Dum en prizono, li skribis la Esquisse d'un tableau historique des progrès de l'esprit humain (eldonita postmorte fare de lia vidvino en 1795), kies lasta ĉapitro priskribis lian vizion de sociala asekuro kaj kiel ĝi povus redukti malegalecon, sensekurecon kaj malriĉecon. Condorcet menciis, tre mallonge, la ideon de monhelpo al ĉiuj infanoj sufiĉe grandaj por mem komenci laboradon kaj havigi al si familion propran. Oni ne scias, ĉu li diris aŭ skribis ion ajn alian pri ĉi tiu propono, sed lia proksima amiko kaj samranga membro de la Francia Nacia Konvencio Thomas Paine (1737–1809) evoluigis la ideon multe pli, kelkajn jarojn post la morto de Condorcet.

La unua socia movado por baza enspezo evoluis ĉirkaŭ 1920 en Britio. Ties propagandantoj estis Bertrand Russell, Dennis Milner (kun edzino) kaj Clifford H. Douglas:

  • Bertrand Russell (1872–1970) argumentis por nova socia modelo kiu kombinu la avantaĝojn de socialismo kaj anarkiismo kun la fakto ke baza enspezo devus esti nemalhavebla ero en tiu nova socio.
  • Dennis Milner, kvakero kaj Laborista Partiano, eldonis komune kun sia edzino Mabel, mallongan broŝuron titolita “Plano por Ŝtata Gratifiko” (1918). Tie ili argumentis por la "enkonduko de enspezo pagita senkondiĉe sur ĉiusemajna bazo al ĉiuj civitanoj de Britio". Ili konsideris ĝin morala rajto por ke ĉiu havu la rimedon por vivtenado kaj sekve ĝi ne devus esti kondiĉa al laboro aŭ volemo por labori.
  • Clifford H. Douglas estis inĝeniero kiu priokupiĝis pri la fakto ke plej multaj britaj civitanoj ne povus aĉeti tiom da varoj, kiom estis produktitaj, malgraŭ la leviĝa produktivo en brita industrio. Lia solvo al ĉi tiu paradokso estis nova socia sistemo nomita "sociala kredito", kombinaĵo de mona reformo kaj baza enspezo.

En 1944 kaj 1945, la Beveridge Komitato, gvidita de la brita ekonomikisto William Beveridge, evoluigis proponon por ampleksa nova bonfara sistemo de sociala asekuro kaj elektemaj gratifikoj. Komitata membro Sinjorino Rhys-Williams argumentis por baza enspezo. Ŝi estis ankaŭ la unua persono, kiu evoluigis la negativan enspezan impostan modelon.[7][8]

En la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, estis bonfaraj debatoj en Usono kaj Kanado kiu inkluzivis bazan enspezon. Ses provaj projektoj estis ankaŭ faritaj per negativa enspeza imposto. Tiam Usona prezidanto Richard Nixon unuafoje eĉ proponis negativan enspezan imposton en leĝopropono al la Usona Kongreso. Sed la Kongreso poste aprobis nur garantiitan enspezon por la maljunuloj kaj la handikapuloj, ne por ĉiuj civitanoj.[9]

En la fino de la 1970-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj, baza enspezo estis pli malpli forgesita en Usono, sed aliflanke ĝi komencis akiri iun allogon en Eŭropo. Bazenspeza Eŭropa Reto, poste renomita al Bazenspeza Tutmonda Reto, estis fondita en 1986 kaj komencita aranĝi internaciajn konferencojn ĉiun duan jaron. De la 1980-aj jaroj, kelkaj homoj ekster politikaj partioj kaj universitatoj ekinteresiĝis pri la afero. En Okcidenta Germanio, grupoj de senlaboraj homoj prenis sintenon por la reformo.[10]

De 2005–2010 kaj pluen, baza enspezo denove fariĝis varma temo en multaj landoj. Baza enspezo estas nuntempe diskutita el vario de perspektivoj. Sed ne malpli en la kunteksto de daŭranta aŭtomatismo kaj robotigado, ofte kun la argumento ke ĉi tiuj tendencoj signifos malpli pagitan laboron en la estonteco, kiu en ĝirado kreus bezonon por nova bonfara modelo. Pluraj landoj estas planantaj por lokaj aŭ regionaj eksperimentoj ĉe baza enspezo kaj/aŭ rilataj bonfaraj sistemoj. La eksperimentoj en Barato, Finnlando kaj Kanado, ekzemple, ricevis internacian amaskomunikilaran atenton. Tie ankaŭ estis pluraj voĉdonadoj pri baza enspezo, prienketanta la publikan subtenon por la ideo en diversaj landoj kaj en 2016 baza enspeza propono estis malakceptita en Svislando de 76.9% el la balotantoj en nacia referendumo.

Perspektivoj en la bazenspeza debato[redakti | redakti fonton]

Malkaŝemo kaj administracia efikeco[redakti | redakti fonton]

Baza enspezo estas potenciale multe pli simpla kaj pli travidebla bonfara sistemo ol tiu ekzistanta en la bonfaraj ŝtatoj ekzistantaj hodiaŭ.[11] Anstataŭ apartaj bonfaraj programoj (inkluzivanta senlaborecan asekuron, infana subtenado, pensioj, kriplaĵoj, domara subteno) ĝi povus esti unu enspezo aŭ ĝi povus esti baza pago kiun bonfaraj programoj povus aldoni.[12] Tio ĉi povus postuli malpli da dokumentaro kaj burokratismo por kontroli kvalifikon. La manko de rimeda testo aŭ simila burokratismo permesus enspezi por socia bonfaro, kio povus esti metita al la gratifiko. La Bazenspeza Tutmonda Reto (BIEN) asertas ke baza enspezo kostas malpli ol la nuna rimed-elprovita socialbonfaraj utiloj kaj proponis efektivigon ke ĝi estas finance realigebla.[13][14]

Tamen, aliaj propagandantoj argumentas por aldono de baza enspezo al ekzistantaj bonfaraj gratifikoj, prefere ol anstataŭigo de ili.

Malpliigo de malriĉo[redakti | redakti fonton]

Rekomendantoj de baza enspezo ofte argumentas ke ĝi havas potencialon por redukti aŭ eĉ elimini malriĉecon.[15]

Libereco[redakti | redakti fonton]

Philippe Van Parijs

Philippe Van Parijs argumentis ke baza enspezo ĉe la plej alta daŭrigebla nivelo devas subteni veran liberecon aŭ la liberecon fari kion ajn oni "povus deziri fari".[16] De tio ĉi, Parijs montras ke ĉiuj homoj devus esti liberaj uzi la rimedojn de la Tero kaj de la "ekstera valoraĵa" homa faro por fari kion ajn ili deziras. Mono estas kiel alira bileto por uzi tiujn rimedojn kaj sekve fari homojn egale liberaj fari kion ili deziras per mondaj valoraĵoj, la registaro devus doni ĉiujn individuajn tiajn alirajn biletojn kiel multaj plej eble, nome la plej alta daŭrigebla baza enspezo.

Karl Widerquist kaj aliaj proponis teorion de libereco en kiu baza enspezo devas protekti la potencon rifuzi laboron.[17] La teorio argumentas jene:

Se kelkaj aliaj grupo de homoj kontrolas provizon necesan al la supervivo de individuo, tiu individuo havas ne akcepteblan elekton alian ol fari kion ajn la rimedo-kontrolantaj grupoj postulas. Antaŭ la establo de registaroj kaj bienuloj, individuoj havis rektan aliron al la rimedoj per kiuj ili devis supervivi. Sed hodiaŭ, provizoj necesaj al la produktado de manĝaĵo, ŝirmo kaj vestado estis deŝtatigita (elsociigitaj, provatigitaj) en tia vojo ke kelkaj akiris sian parton kaj aliaj ne. Sekve, ĉi tiu argumento iras, la posedantoj de tiuj rimedoj ŝuldas kompenson reen al ne-posedantoj, sufiĉa almenaŭ por ke ili aĉetu la rimedojn aŭ havaĵojn necesajn por plenumi siajn bazajn bezonojn. Ĉi tiu redistribuo devas esti senkondiĉa ĉar homoj povas konsideri sin mem liberigitaj nur se ili ne estas devigitaj elspezi sian tutan tempon farante la havaĵon de aliaj simple por provizi bazajn necesojn al si mem kaj al siaj familioj.[18] Sub ĉi tiu argumento, propra, politika kaj religia libereco valoras malmulte sen la potenco diri ne. En ĉi tiu vido, baza enspezo provizas ekonomian liberecon, kiu, kombinita kun politika libereco, libereco de kredo kaj propra libereco, establas la statuson de ĉiu individuo kiel libera persono.

Seksa egaleco[redakti | redakti fonton]

La skota ekonomikisto Ailsa McKay argumentis ke baza enspezo estas vojo por antaŭenigi seksan egalecon.[19][20] Ŝi notis en 2001 ke "socia politika reformo devus preni konton de ĉiuj seksaj malegalecoj kaj ne nur de tiuj rilatantaj al la tradicia labora merkato" kaj ke "baza enspeza modelo de la civitanoj povas esti ilo por antaŭenigi seks-neŭtralajn sociajn civitanecajn rajtojn."[21]

Argumentoj de diversaj ideologioj[redakti | redakti fonton]

  • Georgismaj vidoj: Geolibertarianoj serĉas sintezi porpropaĵan libervolismon kaj georgisman filozofion de lando kiel neposedita komunaĵo aŭ egale posedita de ĉiuj homoj, citante la klasikan ekonomikan distingon inter neplibonigita tero kaj privata nemoveblaĵo. La enspeza valoro de tero estas produktita de la laboroj de la komunumo kaj, kiel tia, prave apartenas al la komunumo grandskale kaj ne nur al la terposedanto. La tervalora imposto estas pagigita kiel ĉiujara kotizo por ekskluziva aliro al sekcio de tero, kiu estas kolektita kaj redistribuita al la komunumo aŭ tra publikaj bonoj, kiel publika sekureco aŭ jura sistemo aŭ en la formo de baza garantiita enspezo nome la enspezo de civitano. Geolibertarianoj vidas la tervaloran imposton kiel ununura imposto kiu anstataŭas ĉiujn aliajn metodojn de impostado, kio estas opiniita maljusta malobservo de la ne-agresa principo.
  • Dekstrulaj vidoj: Subteno por baza enspezo estis esprimita de pluraj homoj asociita kun dekstrulaj politikaj vidoj. Dum adeptoj de tiaj vidoj ĝenerale preferas minimumigon aŭ abolon de la publika kondiĉo de bonfaraj servoj, kelkaj citis bazan enspezon kiel realigebla strategio por redukti la kvanton de burokratisma administro kiu estas ĝenerala en multaj nuntempaj bonfaraj sistemoj. Aliaj asertis ke ĝi ankaŭ povus agi kiel formo de kompenso por fidmona inflacio.[22][23][24]
  • Feminismaj vidoj: la vidoj de Feministoj pri la baza enspezo povas esti izole disigita en du oponantaj vidoj: unu vido kiu subtenas bazan enspezon, vidanta ĝin kiel vojo garantii minimuman financan sendependecon por virinoj kaj rekonanta sensalajran laboron de virinoj en la hejmo; kaj alia vido kiu oponas bazan enspezon, vidanta ĝin kiel havanta la potencialon malinstigi virinojn partopreni en la laborantaro kaj plifortikigi tradiciajn seksajn rolojn de virinoj apartenantaj al la privata areo kaj viroj en la publika areo.[25][26]

Dungado[redakti | redakti fonton]

Unu argumento kontraŭ baza enspezo estas ke se homoj havas liberan kaj senkondiĉan monon, ili "akiros maldiligentemon" kaj ne laboros tiom multe kiel antaŭe.[27][28][29] Malpli da laboro signifas malpli da imposta enspezo, argumentas kritikantoj kaj tial malpli da mono por la stato kaj urboj por financi publikajn projektojn. Se estas malinstigo al dungado pro ekzisto de baza enspezo, oni atendas tamen ke la grandeco de tia malinstigo dependus el kiom donacema la baza enspezo estus.

Estis kelkaj studoj pri la dungadaj niveloj dum la eksperimentoj kun baza enspezo kaj negativa enspeza imposto kaj similaj sistemoj. En la eksperimentoj per negativa enspeza imposto en Usono en la 1970aj jaroj, ekzemple, estis kvinprocenta malpliiĝo en la horoj laboritaj. La labora redukto estis plej granda por familioj kiuj posedas du domojn kaj plej malforta por la posedantoj de nur ĉefa hejmo. Ĝi estis ankaŭ pli alta redukto en horoj laborataj kiam la profito estis pli alta. La partoprenantoj en ĉi tiuj eksperimentoj, tamen, sciis ke la eksperimento estis limigita en tempo.[28] En la eksperimento Mincome en kampara Dauphin, Manitobo, ankaŭ en la 1970aj jaroj, estis ankaŭ iometa redukto en horoj laboritaj dum la eksperimento. Tamen, la nura du grupoj kiuj laboris klare malpli estis novaj patrinoj kaj adoleskantoj kiuj laboris por subteni siajn familiojn. Novaj patrinoj elspezis ĉi tiun tempon kun iliaj infanaj filoj kaj laborantaj adoleskantojn metis gravan suplementan tempon en ilia instruateco.[30] Ĉe Mincome, "la redukto de labora peno estis modesta: pri unu por cento por viroj, tri por cento por edzinoj kaj kvin por cento por needziĝintaj virinoj."[31]

Alia studo kiu kontraŭdiris tian malpliiĝon en labora instigo estis prova projekto efektivigita en 2008 kaj 2009 en la Namibia vilaĝo Omitara; la takso de la projekto post ties konkludo trovis ke ekonomia aktiveco efektive pliiĝis, precipe tra la lanĉo de malgrandaj negocoj kaj plifortigo de la loka merkato per la aĉetada potenco de kreskantaj familioj.[32] Tamen, la loĝantoj de Omitara estis priskribita kiel suferantaj "dehumanigaj niveloj de malriĉeco" antaŭ la enkonduko de la piloto kaj kiel tia la rilato de la projekto al potencialaj efektivigoj en evoluigo de la ekonomio estas nekonata.[33]

James Meade deklaras ke reveno al plena dungado nur povas esti atingita se, inter aliaj aferoj, laboristoj proponas siajn servojn ĉe sufiĉe malalta prezo por ke la postulata salajro por nekvalifikita laboro estu tro malalta por produkti sociale dezirindan disdonadon de enspezo. Li sekve konkludas ke la "enspezo de civitano" estas necesa por atingi plenan dungadon sen suferi stagnan aŭ negativan kreskon en salajroj.[34]

Se estas malinstigo al dungado pro baza enspezo, oni tamen esperas ke la grandeco de tia malinstigo dependus el kiom donacema la baza enspezo estus. Kelkaj kampanjantoj en Svislando sugestis nivelon kiu nur estus vivtena, argumentanta ke homoj dezirus suplementi ĝin.[35]

Tim Worstall, verkisto, blogisto kaj membro de la Instituto Adam Smith, argumentis ke tradiciaj bonfaraj planoj kreas malinstigon labori, ĉar tiaj planoj tipe kaŭzas ke homoj perdas utilojn ĉe ĉirkaŭ la sama indico ke ilia enspezo altiĝas (formon de bonfara kaptilo kie la marĝena imposta indico estas 100 procento). Li asertis ke ĉi tiu aparta malinstigo ne estas kunhavita de baza enspezo, ĉar la indico de pliigo estas pozitiva ĉe ĉiuj enspezoj.[36]

Malbona konduto[redakti | redakti fonton]

Estas asertoj ke kelkaj homoj elspezos sian bazan enspezon por alkoholo kaj drogoj.[37][38] Tamen, studoj de la efiko de programoj per rekta mona translokigo provizas indicon al la malo. Revizio de 2014 fare de la Monda Banko pri 30 sciencaj studoj konkludas ke "koncernoj pri la uzado de monaj translokigoj por alkoholo kaj tabaka konsumo estas senbaza".[39]

Salajra sklaveco kaj aliiĝo[redakti | redakti fonton]

Fox Piven argumentas ke enspeza garantio profitigus ĉiujn laboristojn por liberigi sin de la maltrankvilo ke rezultoj de la "tiraneco de salajra sklaveco" kaj por provizi ŝancojn por ke homoj plutraktu diversajn okupojn kaj evoluigu neĉerpitajn potencialojn por kreivo.[40] Gorz vidis bazan enspezon kiel necesa adapto al la kreskanta aŭtomatismo de laboro, sed ankaŭ kiel vojo por venki la aliiĝon en laboro kaj vivo kaj por pliigi la kvanton de libera tempo.[41]

Ekonomia kresko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj propagandantoj argumentis ke baza enspezo povas pliigi ekonomian kreskon ĉar ĝi vivtenus homojn dum ili investas en edukado por akiri intereson en bone pagitaj laborpostenoj.[37][42] Tamen, estas ankaŭ diskuto pri baza enspezo ene de la movado por daŭripova nekresko, kiu argumentas kontraŭ ekonomia kresko.[43]

Aŭtomatismo[redakti | redakti fonton]

La debatoj pri baza enspezo kaj aŭtomatismo estas proksime ligita. Ekzemple, Mark Zuckerberg argumentas ke aŭtomatismo forprenos multajn laborpostenojn en venontaj jaroj kaj ke baza enspezo estas precipe necesa pro tio. Koncernoj pri aŭtomatismo instigis multajn en la alta-teknologia industrio argumenti por baza enspezo kiel implico de iliaj komercaj modeloj.

Analizo pri Baza Enspezo[redakti | redakti fonton]

Nova propono starigis senprecedencan kaj publikan debaton rapide ekspansiantan en Eŭropa Unio. Kelkaj konsideras ĝin vera provoko, aliaj – sensencaĵo, dum pliiĝas tiuj ĝin konsiderantaj rimedo teknike kompetenta kaj norme sendifekta. Baza Enspezo (de nun BE) estas enspezo pagata de politika komunumo al ĉiuj ĝiaj membroj, sen ajna enketo pri la rimedoj aŭ laborpostulo. Laŭ la ĵusa difino, oni ne konfuzu la BE-on kun io ajn simila al la jam konataj kondiĉaj monhelpoj de la socialema ŝtato, kiujn oni foje malĝuste nomas baza enspezo. Oni ankaŭ ne konfuzu ĝin kun la negativa enspez-imposto, famigita de la konata liberala konservativulo Milton Friedman, Nobel-premiito pri ekonomiko – kvankam ili kunhavas ne nur grandajn, sed ankaŭ ne supraĵajn similecojn.

La termino BE ne estas unuanime uzata por ĉiuj, kiuj apogis, kritikis aŭ debatis tiun socialan proponon. Jen nur kvar aliaj nomoj: garantiita universala monhelpo, socia dividendo, civitana enspezo, garantiita enspezo. Anglalingve, la plej disvastigita esprimo estas basic income, kaj france revenu de citoyenneté. Estas multaj socialaj alternativoj, konkretigitaj per modifproponoj por kontraŭstari nedezirindajn realaĵojn. Tamen ne ĉiuj proponoj estas dezirindaj, nek ĉiuj dezirindaj estas realigeblaj.

Por taksi iun ajn profundan socialan proponon (kaj tiu pri la BR sendube estas tia), estas rekomendinde postuli, ke ĝi trapasu du filtrilojn: tiun pri la etika dezirindo kaj tiun pri la teknika vivebleco. Krome, laŭ ĉi tiu ordo. Ekzistas plenumeblaj socialaj proponoj ne eltenantaj la plej etan norman elprovon (kiel tiuj proponoj pri sociala justeco postulantaj la unu-rasan aŭ unu-seksan superregadon), dum same abundas la etike pli-malpli dezirindaj socialaj proponoj sed praktike tute nerealigeblaj, pro ekonomiaj, psikologiaj, biologiaj aŭ politikaj kialoj. Tio neniel rilatas al BR. Estas bonaj normaj kaj teknikaj kialoj ĝin favorantaj.

Ĉar ne eblas ĉi tie eĉ skize listigi tiujn kialojn, oni atentigos pri la plej gravaj diferencoj inter la BE kaj la kondiĉaj monhelpoj de la nuna socialema ŝtato. Por atingi monhelpon, kiu malkiel ĉe la BE estas kondiĉa, oni devas superi esploron pri rimedoj, kiu kelkfoje estas klare humiliga. Por bildigi la ĵusan aserton, indas citi kelkajn necesajn kondiĉojn por ricevi tian monhelpon, la Minimuman Enspezon de Insertado (de nun MEI), kiun diversaj aŭtonomaj komunumoj de Hispanio starigis por kontraŭbatali malriĉecon. Tiuj kondiĉoj estas jenaj: havi loĝejon daŭran kaj efektivan; esti membro de memstara hejmo; malhavi ekonomiajn rimedojn por kovri la esencajn bezonojn; promeso partopreni en individua enlaboriga programo; havi neniun alian monhelpon superantan tiun de la MEI; esti neniam libervole rezigninta laborpostenon; disponi nek pri moveblaj nek pri nemoveblaj posedaĵoj, kiuj pravigus ekonomian sufiĉecon; konsenti ne juĝe postuli alimentojn; kaj neekzisto de aliaj ricevantoj de la MEI en la familia unuo.

La kondiĉan monhelpon oni enspezas nepre post kiam oni pruvis, ke la rimedoj ne superas la fiksitan sojlon, kiu rajtigas ĝin ricevi. Atinginte difinitan kvanton, la kondiĉaj enspezoj ne plu povas kreski; oni ne povas enspezi pli multe. Se oni ricevas aldonan enspezon, oni perdas la tuton aŭ parton de la monhelpo. Tamen la BE: 1) ne postulas esploron pri rimedoj ĉar, laŭ difino, ĝi estas universala; 2) oni ricevas ĝin ex ante ; kaj 3) ĝi ne havas limon, ĉar oni povas ĝin aldoni al aliaj enspezoj.

La BE influas tre malsimile al la kondiĉaj monhelpoj rilate du konatajn problemojn: la trompo de la malriĉeco kaj la trompo de la senlaboreco. La unuan trompon (la dua estas fakte speciala kazo de la unua) oni difinas jene: la puno suferata de tiu, kiu akceptas pagitan laboron estante ricevanto de kondiĉa monhelpo. La puno senigas je la ricevo de la kondiĉa monhelpo. Tre konata rezulto de tiu trompo estas la fraŭdo.

Alia karakterizo de la kondiĉaj monhelpoj diferencigas ilin de la BE. La unuaj difinas siajn eblajn profitulojn, kaj igas ilin posedantoj de tiu ŝarĝo, kiun aŭtoro difinis kiel “la stigmaton de malriĉeco”. La administra simpliĝo, kiun produktus la anstataŭigo de multaj kondiĉaj monhelpoj per la BR, favoras ĉi lastan. Kondiĉa monhelpo bezonas ege pli multajn administrajn kontrolojn por eviti eblajn fraŭdojn de homoj senrajtaj ĝin ricevi aŭ por kontroli, ke la ricevantoj ne plenumas laboron malkongruan kun la monhelpo. Pro kontrolaj komitatoj, interdepartementaj komitatoj, administraj teknikaj oficejoj kaj teknikaj konsultaj teamoj, antaŭviditaj en la demarŝoj kaj administrado de la kondiĉaj helpoj kontraŭ la malriĉeco, plejparton de la rimedoj foruzas la burokrataj demarŝoj.

Ankaŭ la voĉdona rajto ne ĉiam estis universala. La ideo pri universala voĉdono, t.e. doni voĉon al ĉiuj, sendepende de ilia enspezado, de ilia klereco aŭ de ilia sekso, havis elstarajn kaj respektindajn dekstrulajn malamikojn (pro principaj kialoj) kaj maldekstrulajn (pro konsideroj pri politika konveneco). Tiun kontraŭstaron oni eliminis de la publika opinio per simpla ideo etike nerezistebla. Hodiaŭ neniu komprenas la demokration kaj la liberecon (malgraŭ la diversaj kaj kontraŭstarantaj opinioj pri libereco, ekzemple la liberala kaj la respublikana) sen la definitiva venko de la universala voĉdonrajto. Oni taksas nekomprenebla ankaŭ la estontecon de la demokratio kaj de la libereco sen la civitana universala enspezo, t.e. sen la politika garantio pri la rajto je ekonomia kaj socia ekzisto de ĉiuj, nur pro la simpla fakto esti civitanoj aŭ, nuntempe kiam multaj homoj el malriĉaj landoj estas pelitaj al migrado, havi stabilan loĝejon.

Laŭ Philip Pettit, verkisto pri respublika teorio: "Se respublika ŝtato sin devontigas al la progreso de la afero de la libereco kiel ne-superforto inter siaj civitanoj, ĝi ne povas elturniĝi sen adopti politikon antaŭenirigantan la sociekonomikan sendependecon". Libereco kiel ne-superforto estas la neebleco esti leĝatencata de aliuloj per arbitraj interferoj, malkiel ĉe la libertariana libereco, kiu malpermesas iun ajn interferon. La starigo de la BE supozus la sociekonomikan sendependecon.[44]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vorlage Nr. 601 – Vorläufige amtliche Endergebnisse. admin.ch. Alirita 28a de Julio 2016.
  2. "Improving Social Security in Canada Guaranteed Annual Income: A Supplementary Paper". Government of Canada. 1994. [1] Alirita la 30an de Novembro 2013.
  3. "History of Basic Income". Basic Income Earth Network (BIEN). Arkivita el la originalo en 21a de Junio 2008. [2] Alirita la 30an de Novembro 2013.
  4. Universal Basic Income: A Review Social Science Research Network (SSRN). Alirita la 6an de Aŭgusto 2017.
  5. Mattei, Lauro; Sánchez-Ancochea, Diego (2011). "Bolsa Família, poverty and inequality: Political and economic effects in the short and long run". Global Social Policy: 1. [3] Alirita la 23an de Junio 2018.
  6. History of Basic Income Basic Income Earth Network
  7. Sloman, Peter (2015). Beveridge's rival: Juliet Rhys-Williams and the campaign for basic income, 1942-55 (PDF) (Report). New College, Oxford. [4] Alirita la 23an de Junio 2018.
  8. Fitzpatrick, Tony (1999). Freedom and Security: an introduction to the basic income debate (1. publ. ed.). New York: St. Martin's Press. p. 42. ISBN 978-0-312-22313-7.
  9. "American President: Richard Milhous Nixon: Domestic Affairs". MillerCenter.org. Rector and Visitors of the University of Virginia. [5] Arkivigite je 2015-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita 2010-04-28.
  10. Ronald Blaschke The basic income debate in Germany and some basic reflections (13a de Decembro 2012)
  11. Standing, Guy. "How Cash Transfers Promote the Case for Basic Income". Basic Income Studies. 3 (1). doi:10.2202/1932-0183.1106. ISSN 1932-0183. [6] Alirita la 23an de Junio 2018.
  12. G Standing, Basic Income: And How We Can Make It Happen (2017) ch 7. E McGaughey, 'Will Robots Automate Your Job Away? Full Employment, Basic Income, and Economic Democracy' (2018) SSRN, part 4(2)
  13. "BIEN: frequently asked questions". Basic Income Earth Network. [7] Alirita la 23an de Junio 2018.
  14. "Research". Basic Income Earth Network. [8] Alirita la 23an de Junio 2018.
  15. Bregman, Rutger (6 March 2017). "Utopian thinking: the easy way to eradicate poverty – Rutger Bregman" – via www.theguardian.com. [9] Alirita la 23an de Junio 2018.
  16. "A Basic Income for All". bostonreview.net. [10] Alirita la 23an de Junio 2018.
  17. "Independence, Propertylessness, and Basic Income - A Theory of Freedom as the Power to Say No - K. Widerquist - Palgrave Macmillan". [11] Alirita la 23an de Junio 2018.
  18. Sheahen, Allan. Basic Income Guarantee: Your Right to Economic Security. New York: Palgrave Macmillan, 2012. Book. 29 March 2016.
  19. McKay, Ailsa (2001). "Rethinking Work and Income Maintenance Policy: Promoting Gender Equality Through a Citizens' Basic Income". Feminist Economics. 7 (1): 97–118. doi:10.1080/13545700010022721.
  20. McKay, Ailsa (2005). The Future of Social Security Policy: Women, Work and a Citizens Basic Income. Routledge. ISBN 9781134287185.
  21. McKay, Ailsa (2001).
  22. Dolan, Ed (27 January 2014). "A Universal Basic Income: Conservative, Progressive, and Libertarian Perspectives". EconoMonitor. [12] Arkivigite je 2020-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Junio 2018.
  23. Weisenthal, Joe (13a de Majo 2013). "There's A Way To Give Everyone In America An Income That Conservatives And Liberals Can Both Love". Business Insider. [13] Alirita la 23an de Junio 2018.
  24. Gordon, Noah (6a de Aŭgusto 2014). "The Conservative Case for a Guaranteed Basic Income". The Atlantic. [14] Alirita la 23an de Junio 2018.
  25. Kaori Katada. "Basic Income and Feminism: in terms of "the gender division of labor"" (PDF). [15] Alirita la 23an de Junio 2018.
  26. Caitlin McLean (Septembro 2015). "Beyond Care: Expanding the Feminist Debate on Universal Basic Income" (PDF). WiSE. [16] Arkivigite je 2019-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Junio 2018.
  27. "urn:nbn:se:su:diva-7385: Just Distribution : Rawlsian Liberalism and the Politics of Basic Income". Diva-portal.org. [17] Alirita la 23an de Junio 2018.
  28. 28,0 28,1 Gilles Séguin. "Improving Social Security in Canada – Guaranteed Annual Income: A Supplementary Paper, Government of Canada, 1994". Canadiansocialresearch.net. [18] Alirita la 23an de Junio 2018.
  29. The Need for Basic Income: Intervjuo kun Philippe Van Parijs, Imprints, Vol. 1, No. 3 (Marto 1997). La intervjuo estis kondukita de Christopher Bertram.
  30. Belik, Vivian (5a de Septembro 2011). "A Town Without Poverty? Canada's only experiment in guaranteed income finally gets reckoning". Dominionpaper.ca. [19] Arkivigite je 2011-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Junio 2018.
  31. A guaranteed annual income: From Mincome to the millennium (PDF) Arkivigite je 2018-09-06 per la retarkivo Wayback Machine Derek Hum and Wayne Simpson
  32. "Basic Income Grant Coalition: Pilot Project". BIG Coalition Namibia. [20] Alirita la 23an de Junio 2018.
  33. "Otjivero residents to get bridging allowance as BIG pilot ends". Arkivita el la originalo en la 3a de Marto 2012. [21] Alirita la 23an de Junio 2018.
  34. Meade, James Edward. Full Employment Regained?, Cambridge University Press, 1995, (ISBN 0-521-55697-X)
  35. Wolf Chiappella. "Tim Harford — Article — A universal income is not such a silly idea". Tim Harford. [22] Alirita la 23an de Junio 2018.
  36. Worstall, Tim (12a de Julio 2013). "Forbes article". Forbes. [23] Alirita la 23an de Junio 2018.
  37. 37,0 37,1 Sheahen, Allan. Basic Income Guarantee: Your Right to Economic Security. New York: Palgrave Macmillan, 2012. Book. 29a de Marto 2016.
  38. Koga, Kenya. "Pennies From Heaven." Economist 409.8859 (2013): 67–68. Academic Search Complete. Web. 12a de Aprilo 2016.
  39. David K. Evans, Anna Popova (1a de Majo 2014). "Cash Transfers and Temptation Goods: A Review of Global Evidence. Policy Research Working Paper 6886" (PDF). The World Bank. Office of the Chief Economist.: 36. [24] Alirita la 23an de Junio 2018.
  40. Frances Goldin, Debby Smith, Michael Smith (2014). Imagine: Living in a Socialist USA. Harper Perennial. (ISBN 0-06-230557-3) p. 132.
  41. André Gorz, Pour un revenu inconditionnel suffisant Arkivigite je 2020-04-26 per la retarkivo Wayback Machine, publikigita en Transversales/Science-Culture (n° 3, 3a trimestro 2002) france
  42. Tanner, Michael. "The Pros and Cons of a Guaranteed National Income." Policy Analysis. CATO institute, 12a de Majo 2015, Web. 2, 7a de Marto 2016.
  43. "Basic Income, sustainable consumption and the 'DeGrowth' movement | BIEN". BIEN. 2016-08-13. [25] Arkivigite je 2018-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Junio 2018.
  44. La Baza Enspezo: kio ĝi estas kaj kio ĝi ne estas. Daniel Raventòs Pañella (Profesoro ĉe la Barcelona Universitato kaj prezidanto de la asocio Xarxa Renda Bàsica - Reto por la Baza Enspezo. Esperantigis: Llibert Puig / Joan Inglada - reviziis: Hèctor Alòs)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.