Baza enspezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La baza enspezo (aŭ baza rento) estas propono starigita de kelkaj ekonomikistoj, kiu resume konsistas en la pago de egala elspezo fare de la ŝtato al ĉiu plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto, sendepende de kiuj estas iliaj ceteraj eblaj enspez-fontoj. Ĝi celas forigi la malriĉecon kaj samtempe elimini la problemojn derivitajn de la diversaj subvencioj, malegale distribuataj en la socioj.

La teorio pri la Baza Enspezo laŭ iliaj defendantoj, estas klarigata en la teksto, kopiita en la suba parto de la nuna artikolo. Alia defenda teksto estas trovebla en jena ekstera artikolo.


La Baza Enspezo[1]: kio ĝi estas kaj kio ĝi ne estas.

Daniel Raventòs Pañella (Profesoro ĉe la Barcelona Universitato kaj presidanto de la asocio Xarxa Renda Bàsica - Reto por la Baza Enspezo. Esperantigis: Llibert Puig / Joan Inglada - reviziis: Hèctor Alòs)

Nova propono starigis senprecedencan kaj publikan debaton rapide ekspansiantan en Eŭropa Unio. Kelkaj konsideras ĝin vera provoko, aliaj – sensencaĵo, dum pliiĝas tiuj ĝin konsiderantaj rimedo teknike kompetenta kaj norme sendifekta. Baza Enspezo (de nun BE) estas enspezo pagata de politika komunumo al ĉiuj ĝiaj membroj, sen ajna enketo pri la rimedoj aŭ laborpostulo. Laŭ la ĵusa difino, oni ne konfuzu la BE-on kun io ajn simila al la jam konataj kondiĉaj monhelpoj de la socialema ŝtato, kiujn oni foje malĝuste nomas baza enspezo. Oni ankaŭ ne konfuzu ĝin kun la negativa enspez-imposto, famigita de la konata liberala konservativulo Milton Friedman, Nobel-premiito pri ekonomiko – kvankam ili kunhavas ne nur grandajn, sed ankaŭ ne supraĵajn similecojn.

La termino BE ne estas unuanime uzata por ĉiuj, kiuj apogis, kritikis aŭ debatis tiun socialan proponon. Jen nur kvar aliaj nomoj: garantiita universala monhelpo, socia dividendo, civitana enspezo, garantiita enspezo. Angle, la plej disvastigita esprimo estas basic income, kaj france – revenu de citoyenneté.

Estas multaj socialaj alternativoj, konkretigitaj per modifproponoj por kontraŭstari nedezirindajn realaĵojn. Tamen ne ĉiuj proponoj estas dezirindaj, nek ĉiuj dezirindaj estas realigeblaj.

Por taksi iun ajn profundan socialan proponon (kaj tiu pri la BR sendube estas tia), estas rekomendinde postuli, ke ĝi trapasu du filtrilojn: tiun pri la etika dezirindo kaj tiun pri la teknika vivebleco. Krome, laŭ ĉi tiu ordo. Ekzistas plenumeblaj socialaj proponoj ne eltenantaj la plej etan norman elprovon (kiel tiuj proponoj pri sociala justeco postulantaj la unu-rasan aŭ unu-seksan superregadon), dum same abundas la etike pli-malpli dezirindaj socialaj proponoj sed praktike tute nerealigeblaj, pro ekonomiaj, psikologiaj, biologiaj aŭ politikaj kialoj. Tio neniel rilatas al BR. Estas bonaj normaj kaj teknikaj kialoj ĝin favorantaj.

Ĉar ne eblas ĉi tie eĉ skize listigi tiujn kialojn, mi atentigos pri la plej gravaj diferencoj inter la BE kaj la kondiĉaj monhelpoj de la nuna socialema ŝtato.

Por atingi monhelpon, kiu malkiel ĉe la BE estas kondiĉa, oni devas superi esploron pri rimedoj, kiu kelkfoje estas klare humiliga. Por bildigi la ĵusan aserton, indas citi kelkajn necesajn kondiĉojn por ricevi tian monhelpon, la Minimuman Enspezon de Insertado (de nun MEI), kiun diversaj aŭtonomaj komunumoj de la Hispania Reĝolando starigis por kontraŭbatali malriĉecon. Tiuj kondiĉoj estas jenaj: havi loĝejon daŭran kaj efektivan; esti membro de memstara hejmo; malhavi ekonomiajn rimedojn por kovri la esencajn bezonojn; promeso partopreni en individua enlaboriga programo; havi neniun alian monhelpon superantan tiun de la MEI; esti neniam libervole rezigninta postenon; disponi nek pri moveblaj nek pri nemoveblaj posedaĵoj, kiuj pravigus ekonomian sufiĉecon; konsenti ne juĝe postuli alimentojn; kaj neekzisto de aliaj ricevantoj de la MEI en la familia unuo. La kondiĉan monhelpon oni enspezas nepre ex post , t.e. post kiam oni pruvis, ke la rimedoj ne superas la fiksitan sojlon, kiu rajtigas ĝin ricevi. Atinginte difinitan kvanton, la kondiĉaj enspezoj ne plu povas kreski; oni ne povas enspezi pli multe. Se oni ricevas aldonan enspezon, oni perdas la tuton aŭ parton de la monhelpo. Tamen la BE: 1) ne postulas esploron pri rimedoj ĉar, laŭ difino, ĝi estas universala; 2) oni ricevas ĝin ex ante ; kaj 3) ĝi ne havas limon, ĉar oni povas ĝin aldoni al aliaj enspezoj.

La BE influas tre malsimile al la kondiĉaj monhelpoj rilate du konatajn problemojn: la trompo de la malriĉeco kaj la trompo de la senlaboreco. La unuan trompon (la dua estas fakte speciala kazo de la unua) oni difinas jene: la puno suferata de tiu, kiu akceptas pagitan laboron estante ricevanto de kondiĉa monhelpo. La puno senigas je la ricevo de la kondiĉa monhelpo. Tre konata rezulto de tiu trompo estas la fraŭdo.

Alia karakterizo de la kondiĉaj monhelpoj diferencigas ilin de la BE. La unuaj difinas siajn eblajn beneficulojn, kaj igas ilin posedantoj de tiu ŝarĝo, kiun aŭtoro difinis kiel “la stigmaton de malriĉeco”. La administra simpliĝo, kiun produktus la anstataŭigo de multaj kondiĉaj monhelpoj per la BR, favoras ĉi lastan. Kondiĉa monhelpo bezonas ege pli multajn administrajn kontrolojn por eviti eblajn fraŭdojn de homoj senrajtaj ĝin ricevi aŭ por kontroli, ke la ricevantoj ne plenumas laboron malkongruan kun la monhelpo. Pro kontrolaj komitatoj, interdepartementaj komitatoj, administraj teknikaj oficejoj kaj teknikaj konsultaj teamoj, antaŭviditaj en la demarŝoj kaj administrado de la kondiĉaj helpoj kontraŭ la malriĉeco, plejparton de la rimedoj foruzas la burokrataj demarŝoj.

Ankaŭ la voĉdona rajto ne ĉiam estis universala. La ideo pri universala voĉdono, t.e. doni voĉon al ĉiuj, sendepende de ilia enspezado, de ilia klereco aŭ de ilia sekso, havis elstarajn kaj respektindajn dekstrulajn malamikojn (pro principaj kialoj) kaj maldekstrulajn (pro konsideroj pri politika konveneco). Tiun kontraŭstaron oni eliminis de la publika opinio per simpla ideo etike nerezistebla. Hodiaŭ neniu komprenas la demokration kaj la liberecon (malgraŭ la diversaj kaj kontraŭstarantaj opinioj pri libereco, ekzemple la liberala kaj la respublikana) sen la definitiva venko de la universala voĉdono. Mi taksas nekomprenebla ankaŭ la estontecon de la demokratio kaj de la libereco sen la civitana universala enspezo, t.e. sen la politika garantio pri la rajto je ekonomia kaj socia ekzisto de ĉiuj, nur pro la simpla fakto esti civitanoj aŭ, nuntempe kiam multaj homoj el malriĉaj landoj estas pelitaj al migrado, havi stabilan loĝejon.


[1] Laŭ la maldekstra-libertariano Hillel Steiner (1992), la naturaj rimedoj dekomence apartenas al neniu; ĉar oni ne povas dispartigi inter ĉiuj la interezojn de la distribuo de la naturaj rimedoj, oni devas anstataŭigi ilin per la universala BE.

Laŭ Philip Pettit, verkisto pri respublika teorio: "Se respublika ŝtato sin devontigas al la progreso de la afero de la libereco kiel ne-superforto inter siaj civitanoj, ĝi ne povas elturniĝi sen adopti politikon antaŭenirigantan la sociekonomikan sendependecon". Libereco kiel ne-superforto estas la neebleco esti leĝatencata de aliuloj per arbitraj interferoj, malkiel ĉe la libertariana libereco, kiu malpermesas iun ajn interferon. La starigo de la BE supozus la sociekonomikan sendependecon.



Eksteraj ligiloj

greke http://www.basicincome.org greke http://www.usbig.net