Bazelacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bazelacoj
blanka bazelo (Basella alba)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: bazelacoj Basellaceae
Raf. [1]
bazelo Basella
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bazelacoj[2] (latine Basellaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 19 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas bazelo[2].

Kelkaj specioj havas pantpartoj, kiuj estas manĝeblaj de la homo. Kelkaj Anredera- kaj Basella-specioj estas kultivataj kiel ornamplantoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de la tipa genro Basella elvenas el latino basella, ae, kiu signifas "eta bazo". Aliaj referencoj mencias etimologion el hindia vorto kiu indikus tiun planton en Malabaro.

La esperantigo bazelo estas kontruita laŭ la PIV-a modelo Pilosella > pilozelo[4], tiel respektante la elparoladon de tiu vorto en la naciaj lingvoj, precipe tiun de la litero s, kvazaŭ z (ekz. Базелла ruse).

Atentu, ne konfuzu kun la svislanda urbo Bazelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Basella alba el Blanco, ĉ. la jaro 1880
Ullucus tuberosus, ilustraĵo de William Jackson Hooker en Curtis botanical magazine, volumeno 77, serio 3, numero 7, 1851, tabulo 4617

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La bazelacoj estas plej ofte multjaraj herbaj plantoj aŭ malofte duonarbustoj. Ili kreskas aŭ vertikale aŭ estas ofte grimpplantoj. La radikoj estas fibraj ĝis dikiĝintaj. Kelkaj specioj havas rizomojn aŭ tuberojn kiel rezervorganojn, kiuj povas esti subteraj aŭ superteraj. La baza parto de la [tigo]] ofte estas dikiĝinta, kelkaj estas iom sukulentaj. La tigo de kelkaj specioj povas kreski ĝis kelkaj metroj. Ĉiuj plantpartoj estas kalvaj.

La folioj havas aŭ ne havas tigojn kaj plej ofte estas alternestarantaj, malofte preskaŭ kontraŭstarantaj. La simpla foliplato estas ofte karneca. La folirando ofte estas glata, malofte per glandoj dentaj. La stomatoj estas paracitaj. Stipuloj ne ekzistas.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floraroj elkreskas la akselojn aŭ estas terminale. Ekzistas plantoj en la familio bazelacoj, kiuj havas spikaj, paniklajgrapolaj floraroj kun ĉ. tri frue defalantaj [stipulo]]j. Sub ĉiu pinakla aŭ nepinakla floroj estas du kontraŭe starantaj daŭrantaj aŭ frue defalantaj brakteoj.

La malgrandaj, radiosimetriaj, duseksaj (malofte funkcie unuseksaj) floroj estas kelkfoje kleistogamiaj kaj plej ofte kvinnombraj. Ekzistas hipantio (hypanthium). La nuraj kontraŭstarantaj, petalsimilaj, haŭtecaj ĝis karnecaj sepaloj estas liberaj aŭ malofte je la bazo kunkreskintaj. Dum la florado la sepaloj estas verdecaj, blankaj ĝis ruĝecaj kaj fariĝas dum la fruktmaturiĝo brunecaj ĝis nigraj. La plej ofte kvin (malofte kvar ĝis 13) petaloj estas nur je ilia bazo kunkreskintaj kaj similas en formo kaj koloro la sepalojn.

Ekzistas cirklo de plej ofte kvin (malofte kvar ĝis naŭ) stamenoj. La stamenoj nur estas kunkreskintaj je la bazo kun la petaloj. Tri karpeloj estas kunkreskintaj al unukameraj, hipogeaj ovarioj. Ekzistas un ĝis tri pistiloj kaj ĉiam tri stigmo. La nektarioj estas ringformaj.

Diasporoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La periantaj folioj estas ĉe fruktmaturiĝo maldikvandaj, sekaj aŭ karnecaj kaj envolvas parte aŭ komplete la nukson – ili formas kune la diasporo, kiu nomiĝas ankaŭ „utriklo“. Ĝi povas havi flugilojn. La globforma, rozekolora semohavas haŭtan tegumenton, multe da endospermo kaj verdaj, spirale turniĝanta, duoncirkla aŭ hufumforma embrio.

Enhavosubstancoj kaj kromozomnombroj[redakti | redakti fonton]

La planto havas betalainojn. Se ĝi havas flavonoloj, tiam temas pri kverketino. Akumuliĝas kalcioksalataj-kristaloj.

La kromozomo-nombro estas n = 11, 12, 22.

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La bazelacoj disvastiĝas tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj. La disvastigocentro estas la neotropiso. Krome specioj hejmiĝas en Afriko inkluzive de Madagaskaro. En Eŭrazio kaj Aŭstralio troviĝas neofitoj. La plej multaj specioj kreskas en sekaj habitatoj.

George Bentham kaj Joseph Dalton Hooker metis en 1862–1883 la genroj en la familio „Chenopodiaceae“ kaj Augustin Pyramus de Candolle kaj Alphonse Louis Pierre Pyramus de Candolle metis la genrojn 1823–1873 kaj 1993 G. Nageshwar kaj M. Radhakrishnaiah metis ilin al la Portulacaceae. Laŭ la prioritata regulo la valora plantnomo de la familia nomo Basellaceae okazis en 1837 de Constantine Samuel Rafinesque-Schmaltz en Flora Telluriana, 3, p. 44; la publikigo nur okazis en 1840 fare de Christian Horace Bénédict Alfred Moquin-Tandon. La tipogenro estas Basella L. sinonimo por la bazelacoj RAF. estas: Anrederaceae J.AGARDH kaj Ullucaceae NAKAI.[5][6]

En la ordo de la Kariofilaloj la bazelacoj formas kune kun Halophytaceae, Didiereaceae, kaj Montiaceae kladon. Tiu ĉi klado ankaŭ parencas kun la Kaktacoj (Cactaceae), Portulakacoj (Portulacaceae), Anacampserotaceae kaj Talinaceae. La familio de la bazelacoj konsistas hodiaŭ el nur kvar genroj kaj ĉ. 19 ĝis 25 specioj monofile (Roger Eriksson 2007).

Anredera cordifolia
floroj de korfolia andredero (Anredera cordifolia)
Malabara spinaco (Basella alba) kun floroj kaj fruktoj

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

La plantfamilio de la bazelacoj (Basellaceae) estas kun nur kvar genroj kaj ĉ. 19 ĝis 25 specioj relative malgranda (stato 2011):[5][7]

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (11 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Basellaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  3. 3,0 3,1 Basellaceae ĉe The Plant List
  4. pilozelo en PIV ĉe vortaro.net
  5. 5,0 5,1 Bazelacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  6. Bazelacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Basellaceae - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 2. Februar 2015
  8. Steckbrief von Anredera baselloides.
  9. Steckbrief von Anredera cordifolia. Arkivita el la originalo je 2008-05-14. Alirita 2016-03-25.
  10. Bazelacoj ĉe Tropicos.org. En: Catalogue of the Vascular Plants of Madagascar. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  11. Arne Rousi & al.: The Fruit of Ullucus (Basellaceae), an Old Enigma. In: Taxon, Volume 37, 1, 1988, S. 71-75.