Baziliko Notre-Dame de la Délivrande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko Notre-Dame de la Délivrande
kristana preĝejomalgranda baziliko
Loko
Ŝtato  Francio
Regiono Normandio
Departemento Calvados
Municipo Douvres-la-Délivrande

Geografia situo

49° 17′ 55″ N, 0° 22′ 20″ U (mapo)49.298666666667-0.3723611111111Koordinatoj: 49° 17′ 55″ N, 0° 22′ 20″ U (mapo)
Bazaj informoj
Religio Katolika
Dato de konsekro 22-a de aŭgusto 1895
Statuso Malgranda baziliko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Nov-gotika
Konstruado 1854-1878
Mapo
Baziliko Notre-Dame de la Délivrande (Calvados)
Baziliko Notre-Dame de la Délivrande (Calvados)
DEC

Map

Ligiloj
vdr
La Nigra Virgulino

Baziliko Notre-Dame de la Délivrande situas en Douvres-la-Délivrande sur loko de pilgrimado dediĉita al la Virgulino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pilgrimado de la Délivrande estas la plej malnova de Normandio, kies origino datiĝus de la gallo-romia epoko.

La paganan kulton de Demetra[1], diino de la fekundeco, postsekvis devotismo al la Virgulino Maria. Tiun pilgrimadon, kiun oni ŝuldas al Regnobert, episkopo de Bayeux mortinta en 627[1], estis tre fama en la Mezepoko kaj estis honorigita fare de reĝo Ludoviko la 11-a en 1470 kaj 1473. Pli freŝdate, Sankta Johano Eudes en 1643 kaj Sankta Tereza de Lisieux en 1887, akompanita de sia patro kaj sia fratino Céline plenumis la pilgrimadon. Gustave Flaubert venigas la heroojn de sia romano Bouvard et Pécuchet al pilgrimado, kaj donas interesan priskribon de la loko en epoko kiam pilgrimadoj estis gravaj[2].

La baziliko postsekvas du antaŭajn konstruaĵojn. Unua kapelo estis detruita fare de Vikingoj en 830. Dua kapelo estis konstruita ĉirkaŭ 1150 sur loko de malkovro de statuo de la Nigra Virgulino[3],[4],[5]. La malkovro de tiu statuo estus faciligita de ŝafo[2]. La originala statuo estis detruita dum la religiaj militoj kaj anstataŭita de la nuna statuo en 1580.

La konstruaĵo estis konstruita inter 1854 kaj 1878 en la nov-gotika normanda stilo, en la centro de la urbo. En 1872, papo Pio la 9-a konsentis al la nigra virgulino privilegion de kronado[6] poste Leono la 13-a altigis ĝin al Malgranda baziliko en 1895[7]. Ĝi estis konsekrita le 22-an de aŭgusto 1895. La bataloj de la Batalo de Normandio en 1944 malmulte afektis la bazilikon, nur la vitraloj devis esti iom post iom refaritaj.

Navo kaj kapeloj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭflanke de la navo, malnovaj kapeletoj enhavas vitralojn esence elvokantaj aperojn de la Virgulino: La Salette, Lourdes, Mirakla medalo, Pontmain, Fatima. Sesa elvokas la Sanktan Koron de Jesuo. La altaj fenestroj aparte elvokas iujn nomojn donitajn al Maria: ND des blés, ND du Bel-Amour, ND des flots, ND de la route, ND de la paix, ND des volcans, ND des neiges, ND de la clarté. La kapeloj estas tegitaj de votaj tabuloj kaj prezentas modelojn de ŝipoj ofertitaj de maristoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]