Baziliko Saint-Sauveur de Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes
Blazono
kristana preĝejomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj48° 6′ 42″ N, 1° 40′ 54″ U (mapo)48.1118-1.68177Koordinatoj: 48° 6′ 42″ N, 1° 40′ 54″ U (mapo)

ArkitektoFrançois Forestier de Villeneuve

Estiĝo1768

Baziliko Saint-Sauveur de Rennes (Francio)
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes (Francio)
DEC
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes
Lokigo de Francio en mondo
Situo en Francio

Baziliko Saint-Sauveur de Rennes (Ille-et-Vilaine)
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes (Ille-et-Vilaine)
DEC
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes

Baziliko Saint-Sauveur de Rennes (Rennes)
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes (Rennes)
DEC
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes
Situo en Rennes

Map
Baziliko Saint-Sauveur de Rennes

Vikimedia Komunejo:  Basilique Saint-Sauveur de Rennes [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Baziliko Saint-Sauveur de Rennes estas duaranga baziliko de la Romkatolika Eklezio, sub la nomo Notre-Dame des Miracles et Vertus (eo: Nia Damo de la Mirakloj kaj Virtoj). La kulto al sankta Maria tie gravas, pluraj mirakloj estas al ŝi atribuitaj. La fasado situas ĉe placo Saint-Sauveur, ĉekore de la historia urbocentro de Rennes. Rekonstruita en 1703 laŭ la klasika stilo post la disfalo de la mezepoka preĝejo , la baziliko distingiĝas aparte pro sia meblaro : baldakeno de la ĉefaltaro, predikejo el forĝita fero, orgeno.

Situo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas nordokcidente de la urbocentro de Rennes, kore de la konservita sektoro. Situante ĉe placo Saint-Sauveur, ĝi staras ĉe la fino de vojlinio komenciĝanta malsupre de la placo de la Parlamentejo de Bretonio konsistanta el la stratoj Du Guesclin, l’Hermine kaj Brillac. Ĝi situas ankaŭ ĉe la angulo de strato Saint-Sauveur.

Nur la suda kaj orienta fasadoj estas videblaj, ĉe la aliaj partoj apogiĝas konstruaĵoj, el kiuj la pastrejo okcidente, due strato Saint-Sauveur. La orienta fasado alfrontas la placon Saint-Sauveur, kiam la suda fasado staras al la strato saint-Sauveur, kaj trans ĝi al la ĝardeno de la palaco de Blossac.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna preĝejo estis konstruita komence de la 18-a jarcento, por anstataŭi kapelon, kies origino estas tiu de la urbo. Laŭ hipotezo de la renna historiisto Louis Pape, la loko de tiu kapelo, ĉe la kruciĝo de la latinlingvaj cardo kaj decumanus, respondus al tiu de baziliko de la roma templo dediĉita al Mars Mullo sur la romia forumo de la gaŭla-romia civito de Condate (eo: Kondato).

Literaturo[redakti | redakti fonton]