Baziliko Sankta Marko en Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de Sankta Marko
Basilica di San Marco
katedralomalgranda bazilikovidindaĵo
Baziliko Sankta Marko en Venecio (Venecio)
Baziliko Sankta Marko en Venecio (Venecio)
DEC
Montris interne de Italio Venecio
Map
Baziliko Sankta Marko en Venecio
Bazaj informoj
Geografia situo 45° 26′ 4″ N, 12° 20′ 23″ O (mapo)45.43444444444412.339722222222Koordinatoj: 45° 26′ 4″ N, 12° 20′ 23″ O (mapo)
Religia aliĝo Romkatolika Eklezio
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Domenico I Contarini
Jaro de komenco 828
Karakterizaĵoj
vdr
Interno
Nokte
la Baziliko de Sankta Marko

La Baziliko de Sankta Marko (itale Basilica di San Marco) en Venecio estas la katedralo de la veneca patriarko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kirko dediĉita al sankta Marko estis fondita en 828 kaj konstruita inter 829832 sur loko de domkapelo de la doĝa palaco por akcepti la ostojn de Sankta Marko el Aleksandrio. En 976 okazis incendio, en kiu neniiĝis la kirko, doĝa palaco kaj 200 domoj. Samjare komencis la doĝo Pietro 1-a Orseolo la rekonstruon, kiu post pluraj interrompoj finiĝis nur en 1094.

La striktaj rilatoj de Venecio al oriento kaŭzis, ke la konstrulaboroj okazis laŭ bizanca ekzemplo. Originale ĝi estis romana brika baziliko, sed post alkonstruo de flankaj ŝipoj en 1063 akiras ĝi la nunan formon. La alkonstruoj okazis en la 13-a jc. laŭ bizanca en la 14-a jc laŭ gotika stilo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La bazo formas grekan (simetrian) krucon (kun longo de 76,5 m kaj larĝo de 62,6 m) de la 45 m alta domo, kies kruckupola kirko supervolbas krom la kruciĝejo ankaŭ la kruc-brakojn (transepto) per kupolo.

La preĝejan fasadon kaj internon ornamas pli ol 500 antikvaj kolonoj el marmoro, porfiro, jaspo, serpenteno kaj alabasto. La orbazaj mozaikoj (tuta surfaco 4.240 m²) portis la nomon por la katedralo „Ora Baziliko“. La plej malnovaj venas el la 12-a jc., sed plimulto estiĝis en la 13-a jc.. Kelkaj el ili estis – precipe ĉe la fasadoj – anstataŭitaj en la 16. ĝis 18. jarcentoj laŭ planoj el la skolo de Ticiano kaj Tintoreto, sed ili rezervis la malnovan motivon.

La en du etaĝojn dividita ĉefa fasado posedas kvin impresajn portalojn, el kiuj la tri mezaj kondukas al vestiblo. La ĉefan pordon – ornamitan kun leonkapoj – ĉirkaŭas tria arkoj kun skulptaĵoj el la 13-a jc, kiuj prezentas la venecajn gildojn, la dek du monat-simbolojn kaj alegoriojn pri virto. La arka mozaiko „Lasta juĝo“ venas el 1816.

Antaŭ la fenestra aperturo en la supra etaĝo, staras sur la galerio kopiaĵo de la fama antikva „kvaro de jungitaj ĉevaloj” el orizita bronzo; ĉiu de la kvar ĉevaloj altas 1,60 m kaj pezas 875 kg. Ili venas verŝajne el triumfa arko de Nerono kaj tiuj alvenis pli poste en Konstantinopolo, de kie la doĝo Enrico Dandolo reportis tion.

Laŭ bizanca ekzemplo posedas la preĝejo vestiblon, kies mozaika ornamaĵo (1220-1290) montras scenojn el la Malnova testamento. La preĝeja spaco estas dividita per 4 kolonegoj kaj ses kolonoj je tri navoj. Sur la kolonegoj apogiĝas la 5 kupoloj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Baziliko de Sankta Marko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Venecion kun kvin grandaj vidindaĵoj el kiuj aludoj al Baziliko de Sankta Marko, la Horloĝturo, la Ĉefa Placo, la Granda Kanalo kaj la Ponto Rialto:

Citaĵo
 
Ambaŭ alvenas fluge al Venecio milonda,
kie senĉesa miro povas defali neniam.
-Jen tie Baziliko de Sankta Marko frisora,
la Horloĝturo, Ĉefa Placo ĉe l'Granda Kanalo,
kiu surborde plenas per domoj arke vidlogaj
kaj jen kun galerioj marmora Ponto Rialto.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]