Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La fasado ĉe la Placo Sankta Laŭrenco

La baziliko de Sankta Laŭrenco estas unu el la grandaj preĝejoj de Florenco, Italio kaj situas sur la samnomaplaco en la historia centro de la urbo. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej antikvaj religiaj konstruaĵoj de Florenco kiu ankaŭ estis tombejo por la honor-indaj anoj de la grandkonata familio de Mediĉoj. Ĝi estas ornamita per la famaj artaĵoj de Mikelanĝelo, Donatelo kaj Filipino Lipi. En ties konstruo helpis inter aliaj Giovanni di Bicci de' Medici kaj Kosimo de Mediĉo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicio, en la 4-a jarcento la preĝejo estis konstruita apud la piedoj de monteto sur la bordoj de la rivereto Mungoneo, ekster la urbomuroj, kie ordinare estis konstruitaj la preĝejoj tiun epokon, en la romiaj urboj.

En la jaro 393 en la ĉeesto de la episkopo de Milano (poste Sankta Ambrozio) okazis la inaŭguro de la preĝejo, kiu estis dediĉita al la sankta Laŭrenco, torturita en la daŭro de la persekutoj faritaj de la imperiesto Valeriano. Unua episkopo de Florenco estis Zenobio (poste Sankta Zenobio), kiu postmorte entombiĝis en la pregejo.

Dum 300 jaroj la preĝejo estis katedralo de la urbo, tamen, pli poste, oficiala sidejo de la episkopo iĝis la nuntempe vaste konata preĝejo “Katedralo Santa Maria del Fiore”, kromnomita “la Duomo”.

En la jaro 1419 la banko de Mediĉoj subvenciis la rekonstruadon de la preĝe-jo. La fama arkitekto de la Florenca Renesanco Filipo Brunelesci komencis la konstruadon, kiu estis daŭrigita de la arkitekto Antonio Maneti. Ekde tiam la preĝejo iĝis la famiia tombejo de Mediĉoj. Kvankam la lasta ano de la familio Ana Maria Luiza de Mediĉoj multe klopodis fini la konstruon de la ekstera fronto de la preĝejo, tio neniam okazis pro financaj problemoj.

Indikaj partoj de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

rigardo tra la ĉefa navo al la altaro

Ĝi estis starigita kiel kapeleto kaj en la daŭro de la jaroj ĝi iĝis granda kaj mirinda konstruaĵo, kiu entenas krom la ĉefa preĝejo, asketĉelojn, kapelojn, kaŝejojn, tombokelojn kaj bibliotekon.

  • Malnova Sakristio (Sargestia Vecchia)

La konstruado de la Malnova Sakristio estis komencita en la jaro 1421 kaj poste ĝi estis unuigita kun la ĉefa preĝejo en 1459. La alirejo estas interne de la ĉefa preĝejo. ĜI estis skizita en perfekta kvarangulo de Filipo Brunelesci, kiu uzis kiel subtenilojn de la kupolo korintikajn kapitelojn. Oni povus rimarki karakterizajn specimenojn de bizanca arkitekturo, kiel en la ornamaĵoj. Donatelo faris ankaŭ skulptartaĵojn en la ĉambro, en kies centro es-tas la tombejo de la familio de Mediĉoj.

  • Nova Sankristio

La konstruado estis komencita en la jaro 1520 de Mikelanĝelo, kiu ankaŭ skizis la cenotafojn de la familio.

  • La kapelo de Mediĉoj

Ĝi estas la plej bela kaj fama parto de la preĝejo.Temas pri okangula ĉam-bro, 28 metrojn larĝa, kiu estas kompletigita per mirinda kupolo, 59 metrojn alta, ĉio tio ĉi farita laŭ la skizado de Filipo Brunelesci. La enirejo estas ek-stere, ĉe la placo "Piaza Madona degli Aldobrandini".

La kapelo estis konstruita kiel ekspancio de la ĉefa preĝejo super la tom-bokelo. Tiu ĉi kaŝejo estis pli frue konstruita de Bernardo Buontalenti kaj celis la sekurecon de la mortintoj de la familio de Mediĉoj.

Ĉe la centro de la atrio estas loko destinita al la metado de la Sankta Tombo, tamen la loko neniam estis tiacele uzita ĉar ĉiuj klopodoj por ŝtelado aŭ aĉeto de la Sankta Tombo malsukcesis.

Ĝi estis konstruita laŭ ordono de la papo Klemento la 7-a, eksano de la familio de Mediĉoj.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

La preĝejo funkcias kaj uzatas por celebraĵoj. Krom la religianoj, miloj da turistoj senĉese vizitas ĝin pro ĝiaj mondkonataj belegaj artaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]