Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj
Prezento
Geografio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
v  d  r
Information icon.svg
Malofta ĉefa enirejo de antikva kristana preĝejo

La Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj, en itala Basilica di Santa Maria degli Angeli e dei Martiri, estas baziliko, nome templo kiu troviĝas en Romo, ĉe la altuala placo de la Respubliko. La kardinalo titolita de Sanctae Mariae Angelorum in Thermis (en latina) estas William Henry Keeler.

Centra navo de la baziliko.

La edifico estis desegnita en 1562 de Mikelanĝelo sur la bazo de la centra ĉambro de la Termoj, laŭ mendo de la papo Pio la 4-a kaj de la sicilia pastro Antonio del Duca. Mikelanĝelo limiĝis al kovro de kelkaj muroj kaj al restaŭro de ĉambro de la tepidario, kreante tiel kristanan edificon ege partikulara: larĝa flanke anstataŭ longa. La enirejo al la preĝejo fariĝas tra cirkla vestiblo, ankaŭ de romia deveno, kaj finas en profunda antaŭaltaro, kie troviĝas la ĥorejo de la Kartuzianoj, al kiuj oni fidis tiun preĝejon post ties finkonstruo. Dum la 18-a jarcento oni plenigis la templon de riĉaj artaĵoj. Tiele, Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj iĝis riĉa pinakoteko enhavanta verkojn de la 16-a al la 18-a jarcentoj, inter kiuj la Martiro de Sankta Sebastiano de Domenichino, la Falo de Simono la Magiisto de Pompeo Batoni, la Bapto de Jesuo de Carlo Maratta, kaj la Meso de Sankta Basilio de Pierre Subleyras. En la transepto troviĝas retablo de Giovanni Odazzi.

  • 41°54′11″N 12°29′49″E