Baziliko de la Sankta Tombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de la Sankta Tombo
malgranda baziliko • patriarka baziliko • katedralo [+]
Koordinatoj31° 46′ 42″ N, 35° 13′ 47″ O (mapo)31.77844444444435.22975Koordinatoj: 31° 46′ 42″ N, 35° 13′ 47″ O (mapo)

Baziliko de la Sankta Tombo (Israelo)
Baziliko de la Sankta Tombo (Israelo)
DEC
Map
Baziliko de la Sankta Tombo

Vikimedia Komunejo:  Church of the Holy Sepulchre (Jerusalem) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĉefenirejo en bazilikon de Sankta tombo.
La sama loko sur desegnaĵo presita en la jaro 1882.

Baziliko de la Sankta Tombo, ankaŭ nomata Baziliko de Dia Tombo, en orientaj eklezioj ankaŭ Preĝejo de Resurekto (greke Ναός της Αναστάσεως, [Naos tis Anastaseos]; armene Սուրբ Հարության տաճար [Surp Harutyun]; kartvele ქრისტეს საფლავის ტაძარი [Agdgomis Tadzari]; arabe كنيسة القيامة) estas kristana preĝejo interne de konstruaĵoj de Malnova Urbo de Jerusalemo. La preĝejo situas sur loko, kiun plimulto de loĝantoj adoras kiel GolgotonKalvarion, kie laŭ Nova testamento estis krucumita Jesuo Kristo. Tiu ĉi preĝejo estas grava pilgrima loko jam ekde la 4-a jarcento. Hodiaŭ ĝi prezentas tre gravan pilgriman lokon por vico da kristanismaj eklezioj.