Bazilo Perov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto de Perov - 1879

Vasilij Grigorjeviĉ PEROV, ruse Васи́лий Григо́рьевич Перо́в (naskiĝis la 2-an de januaro 1834 en Tobolsko (Siberio), mortis la 10-an de junio 1882 en Moskvo) estis eminenta rusa pentristo, unu el la ceteraj fondintoj de la Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj, kiuj nomis sin Peredviĵniki (ruse Передви́жники) t.e. migruloj.

Origino

Bazilo Perov estis bastardo de barono Gregorio Karloviĉ Kridener, kiu servis kiel prokuroro de Tobolska gubernio de Rusia Imperio. Kelkajn monatojn post la naskiĝo de Bazilo la barono edziĝis al lia patrino, sed laŭ tiamaj leĝoj li ne rajtis heredigi al la filo sian familian nomon Kridener kaj la baronan titolon.

Infaneco

Kiam Bazilo estis kvinjara lia instruisto rimarkis liajn sukcesojn en kaligrafio kaj proponis al la gepatroj registri Bazilon sub elpensita familia nomo - Perov (ruse “pero” signifas “plumo“). En 1842 la familio ekloĝis en bieno Sablukovo situanta en Arzamasa distrikto de Niĵne-Novgoroda gubernio, en kiu Gregorio Kridener servis kiel bienestro. Tie Bazilo grave malsaniĝis je variolo kaj apenaŭ ne blindiĝis.

Juneco

Jam dum knaba aĝo Bazilo ŝatis pentri, tial post sukcesa fino de arzamasa distrikta lernejo la gepatroj direktis lin en tiean artan lernejon, kiun gvidis Aleksandro Stupin.

Studentaj jaroj

moskva (nun Rusia Akademio) Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
moskva (nun Rusia Akademio) Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. La ĉefa enirejo

Ekde 1853 Bazilo Perov estis studento de la moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo, en kiu lin instruis profesoroj Mikaelo Skotti, Apolono Mokrickij kaj Sergio Zarjanko. Baldaŭ pro siaj sukcesoj Bazilo gajnis kelkajn prestiĝajn premiojn kaj medalojn.

Kariero de pentristo

En 1861 Perov sukcese finis la lernejon kaj diplomitiĝis kiel libera pentristo. De tiam permanente kreskadis lia fameco en la rusa mondumo. Kolektanto Paŭlo Tretjakov, ĵus fondinta sian novan artan galerion, aĉetis la unuajn bildojn de Bazilo Perov: “La vilaĝa procesio dum Pasko”, “Trojka (Trio)” kaj “La diletanto” por eksponi ilin en ĝi.

Por perfektiĝi en pentrarto Perov aŭtune de 1862 forveturis en Eŭropon kune kun sia edzino Helena Edmundovna Ŝejns, al kiu li edziĝis antaŭ vojaĝo. Dum du jaroj Perov pentris kelkajn bildojn en Parizo kaj en ceteraj eŭropaj urboj, sed li restis malkontenta pri ilia kvalito, ĉar li havis nesufiĉan inspiron ekster sia patrujo - Rusio.

Somere de 1865 la geedzoj revenis Rusion kaj ekloĝis en Moskvo ĉe Teodoro Rezanov, onklo de Helena. En la patrujo denaska talento de Perov aperigis tutan sian potencon kaj la pentristo laboris preskaŭ senĉese. Dum kelkaj jaroj li pentris multajn ĉefverkojn, kiuj restigis senkompareblan spuron en la rusan pentrarton. Novembre de 1870 Bazilo Perov ricevis rangon de profesoro kaj ekde marto de 1871 li komencis instrui pentrarton en la Lernejo, en kiu li mem antaŭe studis.

Familiaj malfeliĉoj

En 1869 mortis lia juna edzino Helena kaj baldaŭ mortis ties du gefiloj: Nikolao kaj Nadeĵda. La vidvo restis kun plej juna fileto Vladimiro (li poste iĝis ankaŭ pentristo). Bazilo Perov dum ĉasado malvarmumis kaj ekde tiam li suferis pro pneŭmonio.

lia tombo en moskva Donskoj klostro

La dua edziĝo

En 1872 Perov duan fojon edziĝis al Elizaveta Jegorovna Druganova. Baldaŭ li aĉetis malgrandan bienon Strelkovo situantan proksime de ĉemoskva urbeto Klin. Tie lin provis kuraci kelkaj elstaraj medicinistoj, sed la malsano plifortiĝis kaj la 10-an de junio 1882 Bazilo Perov forpasis pro tuberkulozo.

Post funebrado en preĝejo troviĝinta apud la Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo lian ĉerkon portis tra tuta Moskvo surŝultre liaj studentoj ĝis Donskoj klostro. Li estas sepultita en la klostra tombejo.

Eksteraj ligiloj