Bazilo la 3-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazilo III Ivanoviĉ
Granda princo de Moskvo
Regado 15051533
Antaŭulo Ivano la 3-a
Sekvanto Ivano la 4-a (Terura)
Persona informo
Василї Іѡанновичъ
Naskonomo Vasilij Ivanoviĉ — Василий Иванович
Naskiĝo 25-a de marto 1479
en Moskvo
Morto 4-a de decembro 1533
en Moskvo
Tombo Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Grandprinclando Moskvo vd
Familio
Dinastio dinastio Rjurik
Patro Ivano la Tria
Patrino Sofia Paleolog
Gefratoj Helena of Moscow • Andrey of Staritsa • Ivan the Young • Yury Ivanovich • Dimitri Ivanovitch • Simeon, Duke of Kaluga vd
Edz(in)o 1.Solomonia Jurievna Saburova (1490-1542)
2.Helena Vasilievna Glinskaja (1508-1538)
Infanoj filoj de Helena: Ivano kaj Jurij
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
patro Ivano la 3-a
patrino Sofia Paleolog

Bazilo la 3-a Ivanoviĉ (ruse Василий Иванович Третий) estis Granda princo de Moskvo ekde 1505 ĝis 1533. Li apartenis al rusa dinastio Rjurik.

Origino[redakti | redakti fonton]

La unua edzino de princo Ivano la Tria estis princidino Maria de Tverja princlando. En 1458 naskiĝis ilia filo Ivano. Kiel heredonto tiu sukcese regis kune kun la patro ĝis sia morto en 1490 onidire pro venenado fare de la duonpatrino Sofia. Li estis edzo kaj havis filon Demetrion. En historio li restis sub nomo Ivano Ivanoviĉ Juna. Maria mortis en 1470.

Granda princo Ivano la Tria dufojon edziĝis en 1472 al Sofia Paleolog, nevino de lasta imperiestro de BizancioKonstantino la 11-a. Ekde 1460, post disfalo de Bizanca Imperio, ŝi loĝis en Romo, rezidejo de papo Paŭlo la Dua. Tiu intencis pliigi influon de Katolika Eklezio je ortodoksa Rusio kaj benis la geedziĝon.

Dote princino Sofia transdonis al sia edzo Ivano la Tria ankaŭ unu el ĉefaj simboloj de Bizanca Imperio"La dukapa aglo", kiu de tiam iĝis la nova simbolo de Rusio. Post sep jaroj de ties kuna vivo, la 25-an de marto 1479 naskiĝis ilia filo Bazilo.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Konsiloj kaj sugestoj de la nova edzino Sofia tre grave influis je Ivano la Tria, kiu forpelis sian nepon Demetrion kaj heredigis Bazilon. En 1503, kiam Bazilo estis dudekkvarjara, mortis lia patrino Sofia. La patro tre ĉagreniĝis pro tio kaj baldaŭ malsaniĝis.

Li ĉesis praktike regadon de la lando kaj preferis viziti diversajn monakejon por ricevi benon de klerikoj kaj resaniĝi. Tamen tio ĉi malsukcesis kaj la 27-an de oktobro 1505 Granda princo Moskva Ivano la Tria mortis.

Laŭ lia testamento la heredonto, filo Bazilo ricevis lian titolon kaj rajton reĝi en 60 vasalaj urboj inkluzive Moskvon sub nomo Bazilo la 3-a.

Familio[redakti | redakti fonton]

la unua edzino Solomonia Saburova, sanktulino Sofia Suzdalskaja
filo Ivano

Dum revuo de 1500 fraŭlinoj mortanta Ivano la Tria elektis nobelinon Solomonia Jurievna Saburova, kiu la 4-an de septembro 1505 edziniĝis al Bazilo. Dum dudekjara kunvivo la geedzoj ne havis idojn, tial en 1525 Bazilo la 3-a divorcis de Solomonia kaj perforte devigis ŝin monakiĝi.

La virino estis vera ortodoksulino kaj tre kredema. En Pokrovskij klostro de urbeto Suzdal kiel monakino Sofia ŝi troviĝis deksep jarojn kaj mortis tie en 1542. Pro multaj mirakloj Rusa Ortodoksa Eklezio ŝin sanktigis kiel Sofia Suzdalskaja.

Helena Ivanovna, fratino de Bazilo la 3-a, estis edzino de Aleksandro Jogajlido kaj ekde 1494 Granda dukino de Litovio, ekde 1501 reĝino de Pollando. Ŝi restis ortodoksulino, kvankam la edzo kaj ceteraj mondumanoj estis katolikoj. La geedzoj ne havis gefilojn, tial ŝia frato Bazilo la 3-a deziris ankaŭ surtroniĝi en Granda Duklando de Litovio post ebla morto de Aleksandro Jogajlido.

Tamen sukcesis nova pollanda reĝo Sigismondo la 1-a, kiu okupis tiun tronon.

Por konservi sian influon en ambaŭ landojn Bazilo Ivanoviĉ decidis edziĝi al Helena (m. la 13-a de aprilo 1538), filino de litova princo Bazilo Glinskij. La geedziĝo okazis en 1526.

La 25-an de aŭgusto 1530 naskiĝis ilia unua filio Ivano, kiu famiĝis poste sub nomo Ivano la 4-a (Terura). La 30-an de oktobro 1532 naskiĝis la dua filo Jurij Vasiljeviĉ (m. en 1564).

Subita morto[redakti | redakti fonton]

ikono de ĉefanĝelo Mikaelo en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo
Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo

La 4-an de decembro 1533 Bazilo la 3-a subite mortis pro sangoveneniĝo, kiun rezultigis abceso sur lia maldekstra kokso. Lin oni sepultis en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.

Ĉefa resumo de la reĝado[redakti | redakti fonton]

Dum reĝado de Bazilo la 3-a:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]