Beáta Lőrincz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beáta Lőrincz
Beáta Lőrincz en 2011
Beáta Lőrincz en 2011
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (64-jaraĝa)
en Bonyhád
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo • Könyves Kálmán High School
Okupo
Okupo koreografo
vdr

Beáta Lőrincz [lOrinc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincz Beáta estas hungara popoldancisto, koreografo, kostumisto. Ŝia dua edzo estis Zoltán Varga (koreografo).

Beáta Lőrincz[1][2] naskiĝis en 1960 en Bonyhád.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Beáta Lőrincz maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste ŝi akiris dancpedagogian diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1992. Pli frue jam dum la lernejaj jaroj ŝi estis amatora popoldancisto en pluraj dancensembloj. Iom poste ŝi helpis la koreografiajn laborojn, krome ŝi okupiĝis pri dancaj kostumoj, eĉ ŝi akiris licencon en alia altlernejo pri kostumoj. Ŝi translokiĝis al Solymár, kie ŝi estis entreprenisto pri kostumoj en la 1990-a jaroj. Ekde 1995 ŝi instruis popoldancon en Solymár kaj tiutempe ŝi partoprenis en fondo de danca mezlernejo en Fót. En 1999 ŝi fondis plian popoldancan ensemblon, kie ŝi estis koreografo. Ŝi edziĝis dufoje, resume ŝi naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]