Bečov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Most. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Bečov (apartigilo).
Koordinatoj: 50° 26′ 59″ N 13° 43′ 05″ O / 50.44972 °N, 13.71806 °O / 50.44972; 13.71806 (mapo)
Bečov
germane Hochpetsch
municipo
Bečov.JPG
Vido al la municipo de nordo
Flag of Becov.svg
Flago
Becov CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Bečov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Most
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Bečov
 - alteco 255 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 59″ N 13° 43′ 05″ O / 50.44972 °N, 13.71806 °O / 50.44972; 13.71806 (mapo)
Areo 28,23 km² (2 823 ha)
Loĝantaro 1 397 (2022)
Denseco 49,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1327
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 26
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0425
NUTS 5 CZ0425 567043
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Becov MO CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bečov
Retpaĝo: www.oubecov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bečov (germane Hochpetsch) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most, proksimume naŭ kilometrojn de urbo Most. En la municipo kruciĝas ŝoseoj de la III-a klaso n-ro 2507 el Volevčice ĝis Korozluky kaj n-ro 5693 ĝis Bělušice. El oriento trafas al la municipo PPR Bohemia mezmontaro. Vivas ĉi tie 1 397 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1327. Post la dua mondmilito estis el la municipo ellandigita plimulto de germane parolantaj loĝantoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Bečov
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 627 755 782 785 848 839 889 663 621 532 1 925 1 762 2 035 1 545
Domoj 101 116 120 130 149 147 180 180 191 134 150 168 163 171
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas ankaŭ domojn el loka parto Milá.
Nombroj de loĝantoj inter la jaroj 1971 ĝis 2007 (inkluzive de domaroj Milá kaj Zaječice)
Jaro 1971 1972 1973 1974 1975 1976 1977 1978 1979 1980 1981 1982 1983 1984 1985 1986 1987 1988 1989
Nombro de loĝantoj 644 572 595 753 1267 1575 1585 1857 1964 1956 1998 2010 1882 1788 1765 1830 1900 1869 1824
Jaro 1990 1991 1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
Nombro de loĝantoj 1787 1816 1835 1893 1901 1877 1878 1905 1997 2042 2034 2090 2071 2072 2040 2015 1990 1962 ...

En la jaro 1975 estis al la municipo alligita la katastra teritorio de pereinta municipo Židovice.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Municipo Bečov membriĝas en tri partojn, kiuj situas sur ses katastraj teritorioj:

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Egidio, unuafoje menciata en la jaro 1352
  • Plastikaĵo de Madono de Bečov el la 14-a jarcento, hodiaŭ ekspoziciata en preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria en Most
  • Statuo de Jen homo
  • Statuo de sankta Floriano
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka, transŝovita el la pereinta Most
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka, transŝovita el la pereinta vilaĝo Souš
  • Statuoj Printempo, Somero, Aŭtuno kaj Vintro en atrio de baza lernejo, transŝovitaj el la pereinta domaro Stránce
  • Naturrezervejo Písečný vrch sude de la municipo
  • Naturrezervejo Milá sudoriente de la municipo
  • Naturmemorindaĵo Chloumek okcidente de Bečov

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]